Samara (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Samara
Teatro en Samara
Flago
Blazono

Samara (ruse Самара) estas milionurbo en Samara provinco en Rusio. Samara estas la sesa plej granda urbo de la lando kaj estas grava universitata urbo.

Ĝi estis ankaŭ nomata kiel Kujbiŝev (Куйбышев) ekde 1935 ĝis 1990. (Ekzistas ankaŭ la alia urbo Kujbiŝev en Novosibirska provinco en Rusio. Ankaŭ la alia urbo Bolgar en Tatarstano en Rusio antaŭe estis nomata kiel Kujbiŝev.)

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 36401.

La interurba telefona kodo estas 8462, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).

Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 1 horo (en jaro 2005).

En jaro 1959 la urbo havis 806 mil loĝantojn.

En jaro 2002 la urbo havis 1176 mil loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Samara estas sur maldekstra bordo de rivero Volgo (Волга) (Saratova akvujo (Саратовское водохранилище)) ĉe enfluo de rivero Samara (Самара).

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 53°11′N 50°07′O  /  53.183°N, 50.117°O / 53.183; 50.117 (Samara (urbo))Koordinatoj: 53°11′N 50°07′O  /  53.183°N, 50.117°O / 53.183; 50.117 (Samara (urbo)).

Historio[redakti | redakti fonton]

Riverborda panoramo de Samara

La unua mencio okazis en 1357. Samara estis fondita en 1586 kaj ricevis urban staton en 1780.

Edukado[redakti | redakti fonton]

En Samara 14 universitatoj kaj aliaj altlernejoj funkcias, la plej fama okupiĝas pri spacoveturado.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Samara estas urbo de la peza industrio. Dum la 2-a mondmilito fabrikoj por flugmaŝinoj translokiĝis el la okupitaj lokoj tien.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Samara havas internacian flughavenon kaj gravan fervojan stacidomon. La rivera haveno faras kontaktojn kun Volgogrado, Rostov, Nigra Maro, Kaspia maro, Niĵnij Novgorod, Moskvo kaj Balta maro. En la urbo krom la kutimaj vojaĝiloj ankaŭ metroo funkcias.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Ortodoksa katedralo en Samara

Movade[redakti | redakti fonton]

En la urbo funkcias esperanto-klubo ekde la frua 20-a jarcento. Ĝi tenas kontaktojn kun la esperanto-klubo de Stuttgart, kiu estas ĝemelurbo de Samara.

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]



Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]