Tatarstano
Subjekto de Rusia federacio | |
Flago | Blazono |
Administrado | |
---|---|
Federacia distrikto | Volgo |
Ĉefurbo | Kazano |
Prezidento | Rustam Minniĥanov |
Fondita | 27-a de Majo 1920 |
Demografio | |
Loĝantaro | 3 786 488 loĝantoj (Stato: 14-a de oktobro 2010)[1] |
Loĝdenso | 56 loĝ./km² |
Oficialaj lingvoj | Tatara, Rusa |
Etnoj | tataroj (53,2 %) rusoj (39,7 %) ĉuvaŝoj (3,1 %) udmurtoj (0,6 %) (Stato: 2010) |
Geografio | |
Areo | 67 847 km²[2] |
Pliaj informoj | |
Horzono | UTC+3 |
Poŝtkodoj | 420000–423999 |
Aŭtokodoj | 16, 116 |
OKATO | 92 |
ISO 3166-2 | RU-TA |
Retpaĝaro | www.tatar.ru |
Tatario (ankaŭ Tatarstano, tatare Татарстан, ruse Татарстан) estas respubliko kadre de Rusia Federacio, situanta en Meza Volgio (aliaj riveroj estas Kama, Belaja, Vjatka kaj Ik) kaj etendiĝanta ĉirkaŭ 400 km orientokcidente kaj 300 km nordsude. Ĉefurbo estas Kazano.
Aliaj gravaj urboj estas:
- Nabereĵnije Ĉelni (Yar Çallı) — 500 mil loĝantoj; tie situas mondfama kamionuzino KamAZ,
- Niĵnekamsk,
- Bugulma — 100 mil loĝantoj; de tie devenas kantistino Alsu,
- Almetjevsk,
- Zelenodolsk
Gravaj vilaĝoj: Bolŝije Tigani
Demografio[redakti | redakti fonton]
En Tatario loĝas ĉirkaŭ 3,8 milionoj da loĝantoj, el kiu 52,9 % estas tataroj, 39,5 % rusoj, kaj ĉirkaŭ 1 % konsistas el baŝkiroj, ĉuvaŝoj, mordvoj, ukrainoj. Nur 23 % de la tataroj loĝas en Tatario, pro interalie la disig- kaj regagadoj de Stalin, per kiu la teritorio en kiu la tataroj loĝas estis disigita en pluraj regunuoj.
La tataroj migris de la nomadaj popoloj kiuj iris okcidenten ekde Sud-Siberio inter la 10a kaj 13a jarcento. La vorto, tataro, referas al popolo kiu venas origine de Turkio kaj Mongolio.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Ekonomie, Tatario estas ege grava regiono. La respubliko produktas petrolon, gason kaj ĝi havas multajn bonajn industriojn por fari maŝinojn, kiel ekzemple kamionojn kaj bombavidaliojn. Ĝia ekonoma kaj strategia valoro verŝajne estas la kaŭzo por sia speciala pozicio en la Rusia federacio.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2010 goda. Tom 1. Čislennostʹ i razmeščenie naselenija (rezultoj de la tutrusia censo 2010. Volumo 1. Nombro kaj disigo de la loĝantaro). Tabeloj 5, p. 12–209; 11, p. 312–979 (elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusa federacio)
- ↑ Administrativno-territorialjnoe delenie po subjektam Rossijskoj Federacii na 1 janvarja 2010 goda (Administrativ-teritoria grupigo laŭ subjektoj de la Rusia federacio la 1-an de Januaro 2010). (Elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusia federacio)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Paĝaro de la respubliko
- Paĝaroj de la ĉefurbo: http://www.kazan.ws/ http://www.kazan.ru/ http://www.e-kazan.ru
- Moskeoj en Tatario
Ĉefurbo: Kazan
Urbaj distriktoj: Kazan | Nabereĵnije Ĉelni
Municipaj distriktoj: Agriza | Aksubajeva | Aktaniŝa | Aleksejevska | Alkejeva | Almetjevska | Apastova | Arska | Atnja | Aznakajeva | Bavlia | Baltasa | Bugulmaa | Buinska | Ĉeremŝana | Ĉistopola Droĵĵanova | Jelabuga | Jutaza | Kajbica | Kama-Ustja | Kukmora | Laiŝeva | Leninogorska | Mamadiŝa | Mendelejevska | Menzelinska | Muslumova | Niĵnekamska | Novoŝeŝminska | Nurlata Pestreca | Ribno-Sloboda | Saba | Sarmanova | Spaska | Tetjuŝa | Tjulaĉa | Tukajeva | Verĥneuslona | Visokogora | Zainska | Zelenodolska