Belaja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Belaja
Белая, Ағиҙел, Агыйдел
La rivero Belaja en Ufa
Bazaj informoj
Longeco 1430 km km
Akvokolekta areo 142 000 km2 km²
Averaĝa trafluo 950 m³/s m³/s
Fluo
Fonto Iremel, Uralo
- Alteco super marnivelo 744 m m
Enfluejo Kama
Geografio
Landoj Baŝkirio, Tatarstano
Trairataj urboj Ufa
Dekstraj alfluantoj Ufa
Maldekstraj alfluantoj Djoma
Mezurloko buŝo
Belaja kun siaj alfluantoj
Belaja kun siaj alfluantoj
v  d  r
Information icon.svg

Belaja (ruse Белая, tatare Агыйдел, baŝkire Ағиҙел, la du lastaj elparolataj simile al agidel) estas grava rivero en orienta Eŭropa Rusio, alfluanta de Kama (Кама), kiu estas alfluanta de Volgo.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo Belaja estas rusa vorto, signifanta "blanka" (t.e. "blanka rivero").

La nomoj en la tatara kaj en la baŝkira signifas "blanka Volgo".

Estas ankaŭ aliaj lokaj nomoj, ĉiuj rilataj al la senco de "blanka rivero": en la udmurta Тӧдьы Кам, en la maria Ош Виче.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de Belaja kun Kama kaj Volgo

Belaja naskiĝas el la sudokcidenta Uralo, en la areo de la monto Iremel (1586 m), en Baŝkirio. La fonto estas marŝo je 744 m, en la Uĥalinska rajono.

Ĝi fluas longe sudokcidenten; apud la urbo Meleuz, ĝi turniĝas norden kaj plutenas tiun direkton ĝis la urbo Ufa, la plej granda el la urboj lokataj apud ĝi, kie ĝi ricevas la akvon de siaj plej gravaj alfluantoj, la riveroj Ufa (Уфа, dekstra alfluanto) kaj Djoma (Дёма, maldekstra). En tiu peco, la rivero tuŝas mezgrandajn urbojn, Salavat kaj Sterlitamak.

La lasta parto de la rivero fluas nordokcidenten, ankoraŭ tra Baŝkirio, kun multaj kurboj. Nur en la lasta parto Belaja eniras Tatarstanon, kie, post ĉirkaŭ 1430 km sume, ĝi trafas la riveron Kama apud la urbo Agidel.

De novembro al aprilo la tuta rivero estas kovrita de glacio.

Glaciiĝinta Belaja en Ufa, en decembro

La rivero kaj la homoj[redakti | redakti fonton]

Ŝipoj povas veturi sur la rivero Belaja ĝis Ufa aŭ Sterlitamak, sed nur somere, ĉar vintre la rivero estas kovrita de glacio.

En 1979 la areo ĉirkaŭ la enfluo de Belaja en Kama iĝis granda baraĵlago (lago de Niĵnekamsk), kiu estas longa 157 km laŭ Belaja (kaj 185 laŭ Kama). La lago estas uzata ĉefe por elektra produktado, sed ankaŭ por provizi akvon al la kamparo, kapti fiŝojn ktp.