Elektro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Elektro (apartigilo).
AtmosphericDischarges.jpg

Elektro estas nomo por ĉiuj fizikaj fenomenoj, kiuj baziĝas sur elektraj ŝargoj kaj ties moviĝo (elektra kurento, elektra tensio, elektra kampo kaj ankaŭ fakaj atmosfera elektro, biologia elektro ktp). Elektra ŝargo estas eco de kelkaj partikloj, ekzemple protonoj kaj elektronoj. La forto inter tiuj partikloj estas unu el la kvar konataj fundamentaj fortoj de naturo.

Ankaŭ energio en la potencialo de elektraj ŝargoj estas nomata elektro.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la antikveco greka la filosofo Taleso eltrovis, ke sukceno polurata per tuko altiras malgrandaĵojn. En ĉirkaŭ 1600 William Gilbert ankaŭ eksperimentis pri sukceno, kaj nomis la fenomenon electricity, de la greka vorto ἤλεκτρον elektron, «sukceno». En 1720 la fizikisto Pieter Van Musschenbroek inventis la lejdenan botelon, specon de kondensatoro. En 1770 la kuracisto Luigi Galvani observis, ke detranĉitaj gamboj de ranoj ektremas sub la influo de du malsamaj metaloj (kiuj konsistigis pilon). En 1775/76 Alessandro Volta inventis ŝargodisigilon kaj baterion. En ĉirkaŭ 1800 André Marie Ampère inventis la ampermetron, elektran telegrafon kaj elektran magneton kaj fondas la teorion de elektromagnetismo. Pri la invento de elektra telegrafo oni disputas inter pluraj inventintoj. En 1821 Georg Ohm malkovris la leĝon de Omo, ke la elektra kurento tra donita rezistilo estas proporcia al la tensio. Varmigiloj enkondukas elektran energion en varmon aplikante la ĵulan efikon. En 1832 Michael Faraday formulis la leĝojn de magneta indukdenso kaj komencis la ellaboron de la elektrodinamiko. Motoroj enkondukas elektran energion en mekanikan energion aplikante tiun teorion. Dum la jaroj 18601870 James Clerk Maxwell formulis la teorion de elektro kaj magnetismo surbaze de senmovaj kaj moviĝantaj elektraj ŝargoj. Tiu teorio estas ĝis nun valida. Surbaze de siaj teorioj Maxwell postulis la ekziston de elektromagnetaj ondoj kaj deklaris, ke lumo konsistas el tiaj ondoj. En 1879 Edisono konstruis elektran ampolon, kiu male al petrola aŭ gasa lumo ne emis kaŭzi incendiojn. En 1884 Heinrich Rudolf Hertz eksperimente produktis elektromagnetajn ondojn kaj tiel konfirmis la teorion de Maxwell. En 1886 Nikola Tesla demonstris la avantaĝojn de alterna kurento. En 1904 John Ambrose Fleming inventis la vakuan tubon. En 1906 Lee De Forest inventis la tri-elektrodan tubon, kiu permesis amplifi elektrajn signalojn, eĉ altfrekvencajn. En 1948 Walter H. Brattain, John Bardeen kaj William Shockley evoluigis la transistoron, kiu kompare al la vakua tubo estas rezista al skuoj kaj ne bezonas varmigon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]