Elektrodukto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Elektrodukto aera en Gloucestershire.

La Elektrodukto estas inĝeniera reta infrastrukturo destinita por transportado de alt-tensia elektro, inkluzivanta kaj la suprajn kurantajn liniojn kaj la subterajn kablajn liniojn en specialaj strukturoj aŭ ene de kablaj tuboj.

La aro de elektraj kurentkonduktiloj konsistigas la primaran elektran reton, sur kiu la transdono de elektro (transporto de alt-tensia elektro je longaj distancoj) kaj la distribuado de elektro (transporto de mez-malalta tensia energio per kapilara reto) sur la teritorio ĝis la finaj uzantoj. Subtenaj turoj de la elektroduktoj estas kutime faritaj el ligno (natura aŭ laminita) aŭ, pli ofte, el ŝtalo (aŭ krado-strukturoj aŭ tubaj stangoj). Nudaj dratoj en la linio estas kutime aluminiaj (ĉu plataj ĉu plifortigitaj per ŝtalo, ĉu kompozitaj materialoj kiel karbono kaj vitrofibro), kvankam fadenoj el kupro foje estas uzataj en la distribuaj retoj de meza kaj precipe malalta tensio. Grava celo de la projektado de supraj kurentkonduktiloj estas konservi adekvatan disiĝon inter energizitaj konduktiloj kaj la grundo por eviti kontakton, tre danĝere kun la linio, kaj provizi fidindan subtenon por konduktiloj, rezistaj al ŝtormoj, glaciaj ŝarĝoj, tertremo kaj aliaj kaŭzoj de ebla damaĝo. Hodiaŭ kompanioj uzas, kutime, por tensioj pli grandaj ol 765.000 voltojn (765KV) inter konduktiloj, kaj eĉ eblas en iuj kazoj ĉe pli altaj tensioj.