Georg Ohm
Georg Ohm | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Georg Simon Ohm | |||||
Naskonomo | Georg Simon Ohm | ||||
Naskiĝo | 16-an de marto 1789 en Erlangen, princlando Bayreuth, ![]() | ||||
Morto | 6-an de julio 1854 (65-jaraĝa) en Munkeno, ![]() | ||||
Tombo | Alter Südfriedhof vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | princlando Bayreuth vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Bavario vd | ||||
Alma mater | Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Martin Ohm vd | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto • matematikisto • universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | fiziko vd | ||||
Aktiva en | Munkeno • Kolonjo vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Karl Christian von Langsdorf vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Leĝo de Omo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Georg Simon OHM (naskita je la 16-a de marto 1789 en Erlangen, mortinta je la 6-a de julio 1854 en Munkeno) estis germana natursciencisto.
Kariero[redakti | redakti fonton]
Li instruis matematikon kaj fizikon en la politekniko de Nurenbergo; dum siaj lastaj vivojaroj li estis profesoro pri eksperimenta fiziko en Munkeno.
En 1821 li eltrovis, ke la kurento en elektra konduktilo estas proporcia al la almetita tensio. La proporcieca konstanto estas la elektra rezistanco de la konduktilo. Tiun leĝon oni nomis laŭ li, same la SI-unuon de rezistanco, la omon.
Ohm laboris ankaŭ pri akustiko kaj evoluigis la teorion de puraj sinusecaj kaj kunmetitaj tonoj.
La faka altlernejo de Nurenbergo alprenis la nomon de Ohm.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- http://kitap.hakikatkitabevi.com/cgi-bin/cgi.exe/rehber/query=!28vold+!7C+volt!29+/doc/{@68383 Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- http://gallica.bnf.fr/scripts/ConsultationTout.exe?E=0&O=N095177
- http://www.apfelweibla.de/ohm_biographie.htm
- Georg-Simon-Ohm-Fachhochschule Nürnberg (faka altlernejo de Nurenbergo)