Naturscienco
| Naturscienco | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| scienca fako studfako | |||||
| scienco | |||||
| |||||
Naturscienco (arkaike: natura historio, naturhistorio) estas la sumo de scioj pri la viva kaj neviva naturo, pri la naturaj objektoj, fenomenoj kaj procezoj — kontraste al humanistiko kaj sociaj sciencoj, kiuj studas la homan socion; aliflanke, kontraste al la formalaj sciencoj, naturscienco estas empiria scienco.
El la moderna vidpunkto, la termino naturscienco (ununombre) havas 3 dimensiojn: historian, lernejan kaj administran.
Historie naturscienco aperis antaŭ la formiĝo de la apartaj sciencoj pri la naturo (kiaj fiziko, ĥemio, biologio ktp). Ĝi estis la komuna grundo el kiu tiuj sciencoj elkreskis, forevoluis kaj apartiĝis. Plej aktive ĝi disvolviĝis en la 17ª–19ª jarcentoj. Aliflanke, en la 20ª jc reaperis la tendenco integrigi la rezultojn de diversaj naturaj (kaj aliaj) sciencoj, ekz‑e en ekologio, en interdisciplinaj fakoj kiaj fizika ĥemio kaj ĥemia fiziko ktp.
En la elementa lernejo naturscienco estas studfako[1] en kiu la lernantoj akiras bazajn sciojn pri la ĉirkaŭa naturo, sen dispartigi tiujn sciojn en apartajn fakojn sciencajn (fiziko, ĥemio ktp). Tia dispartigo okazas en la sekvaj lernojaroj.
Administre la termino «naturscienco» oportunas por grupigi plurajn kolektivojn aŭ projektojn laŭ ilia temaro, precipe se okazas interdisciplina agado. Ekz‑e en la Novosibirska Ŝtata Universitato apartiĝis la fakultatoj fizika, geologia kaj medicina, sed aliaj sciencoj (kiaj ĥemio, biologio) restas en la «Naturscienca fakultato».
Historio
[redakti | redakti fonton]Antikve kaj mezepoke
[redakti | redakti fonton]Samkiel ĉiuj sciencoj, la naturscienco ĝermis el filozofio. Unue aperis spekulativaj hipotezoj naturfilozofiaj, ekz‑e la atomismo de Demokrito apud la klasikaj elementoj de Empedoklo, aŭ la suncentrismo de Aristarĥo el Samoso apud la tercentrismo de Aristotelo kaj Ptolemeo; manke de konfirmo per la realo, ili restis puraj spekulativoj. Aliflanke, apud tiu naturfilozofio akumuliĝis senteoria empirio, kiun la grekoj nomis ἱστορία[noto 1] (vorto el kiu devenas ankaŭ nia «historio», sed kiu ĉi-okaze signifas «empirio»[noto 2]. Por Aristotelo tia empirio ne estas scienco (ἐπιστήμη):
|
Plinio la onklo paŭsas ĉi tiun malnovgrekan klasifikon per sia «Naturalis Historia» (la Latina historia heredis la empirian signifon de sia greka etimo). Kaj tiu latinaĵo iĝis la nomo de naturscienco en la mezepoko.
Ĝis la fino de mezepoko la naturo plej ofte estis esplorata nur per simpla observado kaj rezonado. La valideco de la konkludoj ne estis kontrolata per eksperimentoj.
Granda ŝanĝo okazis dum la scienca revolucio, kiu komenciĝis fine de Renesanco kaj daŭris dum la tuta klerisma epoko. Gravaj turnopunktoj en la evoluo de naturscienco estis la fama proceso de Galilejo (1633), la Kepleraj leĝoj kaj la traktaĵo «Matematikaj principoj de naturfilozofio» (1687) fare de Isaako Neŭtono. De tiam la klasika fiziko apartiĝis disde naturscienco.[noto 4]
Simile evoluis fiziologio (malkovro de sangocirkulado fare de William Harvey, 1629), ĥemio (la teorio kaj eksperimentoj de Antoine Lavoisier, 1789), biologio…
Iom post iom Latino perdis sian rolon de la sola lingvo de scienco (en Eŭropo oni instruis kaj verkis Latine ĝis la komenco de la 18ª jc). En multaj novaj lingvoj la vorto responda al historio ricevis pli specialan signifon (kiel en Esperanto), kaj la paŭsaĵo natura historio (plu kutima en la lingvoj angla-latinidaj) ŝokis kiel tradukeraro. Sekve oni tradukis ĝin laŭsence, ekz‑e la germanaj Naturkunde, Naturlehre, Naturforschung, la ĉeĥa přírodopis, la rusa естествознание. En tiuj terminoj la dua parto ankoraŭ tradukas la Aristotelan signifon de ἱστορία (informoj, esploro, priskribo, sciaro); tamen finfine tiu antaŭjuĝo rilate la empirion malaperis, kaj nuntempe ĝuste la empiriaj sciencoj estas la ĉeftipo de moderna scienco; tial en Esperanto ni diras «naturscienco».
Principoj de la naturaj sciencoj
[redakti | redakti fonton]Natursciencoj okupiĝas pri fenomenoj en la naturo kaj serĉas leĝojn, kiuj priskribas la kaŭzojn de tiuj fenomenoj.
Ekde la tempo de Galileo Galilei oni uzas modernan natursciencan labormetodon, kiu kontrolas la validecon de la leĝoj supozitaj pere de taŭgaj, ripeteblaj eksperimentoj.


La skemo de tiu metodo estas ilustrita flanke.
Ekzemplo:
- Fenomeno observata: Ŝtono falas pli rapide ol plumo.
- Rezonado: La ŝtono estas pli peza ol la plumo.
- Do la leĝo povus esti: Ju pli peza iu korpo estas, des pli rapide ĝi falas. (erara leĝo!)
Tio estas la leĝo formulita de Aristotelo en la 4ª jarcento a.K. En la sekvantaj jarcentoj, neniu vere kontrolis la validecon de tiu simple formulata leĝo.
Nur je la fino de la 16ª jarcento, Galileo Galilei decidis kontroli validecon de la leĝo formulata de Aristotelo farante taŭgajn eksperimentojn. El tiuj li konkludis ke: Sen rezisto de aero ĉiuj korpoj falas kun sama rapido.
Branĉoj
[redakti | redakti fonton]Al la naturaj sciencoj apartenas:
- Fizikaj sciencoj
- Astronomio: studas la astronomiajn objektojn, ilian movadon, la rilatajn fenomenojn, registras kaj esploras la informoj, alvenantajn per la elektromagneta radiado aŭ per ajna alia medio.
- Fiziko: studas la ecojn de la spaco, la tempo, la materio kaj la energio, konsiderante iliajn interagoj.
- Geologio: studas la Teron kaj la rokajn astronomiajn objektojn, la materion el kiu ili konsistas, ilian strukturon, la formadajn meĥanismojn, iliajn ŝanĝiĝojn kaj evoluon.
- Ĥemio: studo de la konsiston, la strukturon, la ecojn de la materio, kaj la ŝanĝojn en la ĥemiaj reakcioj.
- Biologiaj sciencoj
- Biologio: studas la vivestaĵojn kaj, pli speciale, ilian devenon, evoluon kaj ecojn (manĝado, morfogenezo, reproduktado, ktp).
Organizoj
[redakti | redakti fonton]Citaĵoj
[redakti | redakti fonton]«La komenco de ĉiu scienco estas la miro, ke la aferoj ekzistas, kiel ili estas.» (Aristotelo)
«La celo de la scienco ĉiam estis, redukti la kompleksecon de la mondo je simplaj leĝoj.» (Benoît Mandelbrot)
Gazetoj
[redakti | redakti fonton]La du plej gravaj gazetoj, kiuj okupiĝas pri la plej novaj esplorrezultoj de la natursciencoj, estas la Science kaj Nature.
- Luna kratero vidita de Apollo 11
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ekz‑e sian zoologian traktaĵon Aristotelo titolis «Περὶ τὰ ζὼα ἱστορίαι», «Esploroj pri la animaloj» (en la Latina traduko «Historia Animalium»). Kompreneble ĝi neniel temas pri paleontologio, scienco kiu aperos 2 jarmilojn poste.
- ↑ La moderna scienca signifo de la internacia termino empirio estas relative nova. Ekz‑e la franca vortaro «Petit Robert» datas la unuan tiusencan uzon de empirique per 1808.
- ↑ “To be scientific, he said, one must deal with causes, one must use logical demonstration, and one must identify the universals which 'inhere' in the particulars of sense. But above all, to have science one must have apodictic certainty. It is the last feature which, for Aristotle, most clearly distinguished the scientific way of knowing.”
- ↑ Laŭ la franca vortaro «Petit Robert» la franca vorto physique unuafoje estis uzita en la moderna signifo de la scienco fiziko en la jaro 1708ª.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ekz‑e la ĉeĥa cs:přírodopis, [[:de:PCB (Schulfach)|]] en Bavario, la rusa ru:природоведение ktp.

