Naturscienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Natursciencoj estas sciencoj, kiuj okupiĝas pri la viva kaj neviva naturo.

Principoj de la natursciencoj[redakti | redakti fonton]

Fluskemo de naturscienca labormetodo

Natursciencoj okupiĝas pri fenomenoj en la naturo kaj serĉas leĝojn, kiuj priskribas la kaŭzojn de tiuj fenomenoj.

Ĝis la fino de mezepoko la leĝoj plej ofte estis formulataj nur baze de simpla observado kaj rezonado. La valideco de la leĝoj formulataj ne estis kontrolata pere de eksperimentoj.

Titolfolio de la libro de Galileo: Aristotelo, Ptolemeo kaj Koperniko dikutas

Ekde la tempo de Galileo Galilei oni uzas modernan natursciencan labormetodon, kiu kontrolas la validecon de la leĝoj supozitaj pere de taŭgaj, ripeteblaj eksperimentoj.

La skemo de tiu metodo estas ilustrita flanke.

Ekzemplo:

Fenomeno observata: Ŝtono falas pli rapide ol plumo.

Rezonado: La ŝtono estas pli peza ol la plumo.

Do la leĝo povus esti: Ju pli peza iu korpo estas, des pli rapide ĝi falas. (erara leĝo!)

Tio estas la leĝo, kiu estis formulata de la greka filozofo Aristotelo en la kvara jarcento a.K. En la sekvantaj jarcentoj, neniu vere kontrolis la validecon de tiu simple formulata leĝo.

Nur je la fino de la 16-a jarcento, Galileo Galilei decidis kontroli validecon de la leĝo formulata de Aristotelo farante taŭgajn eksperimentojn. El tiuj li konkludis ke: Sen rezisto de aero ĉiuj korpoj falas kun sama rapido.

Branĉoj[redakti | redakti fonton]

Al la natursciencoj apartenas:

vidu ankaŭ:

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

"La komenco de ĉiu scienco estas la miro, ke la aferoj ekzistas, kiel ili estas." (Aristotelo)

"La celo de la scienco ĉiam estis, redukti la kompleksecon de la mondo je simplaj leĝoj." (Benoît Mandelbrot)

Gazetoj[redakti | redakti fonton]

La du plej gravaj gazetoj, kiuj okupiĝas pri la plej novaj esplorrezultoj de la natursciencoj, estas la Science kaj Nature.