Isaac Newton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Isaac Newton
ano de Parlamento de Anglio
Isaac Newton portretita de Godfrey Kneller (1689)
Isaac Newton portretita de Godfrey Kneller (1689)
Persona informo
Naskiĝo 4-a de januaro 1643
en Woolsthorpe-by-Colsterworth, Flago-de-Anglio.svg Anglio
Morto 31-a de marto 1727
en Londono, Flago-de-Anglio.svg Anglio
Tombo Abatejo Westminster [#]
Religio Anglikanismo [#]
Etno Angloj [#]
Lingvoj latina angla [#]
Loĝloko Anglio [#]
Ŝtataneco Reĝlando AnglioReĝlando de Granda Britio [#]
Alma mater Universitato de Kembriĝo
Subskribo Isaac Newton
Familio
Patro Isaac Newton Sr. [#]
Patrino Hannah Ayscough [#]
Edz(in)o
Parencoj Catherine Barton [#]
Profesio
Okupo matematikisto • filozofofizikistoastronomo • teologo • inventisto • alkemiisto • politikistouniversala klerulo • universitata profesoro • verkisto de nefikcio • teoria fizikisto • kemiisto • teologo • astrologo [#]
Laborkampo matematiko, fiziko, astronomio, filozofio
Aktiva en KembriĝoLondono [#]
Doktoreca konsilisto sen valoro • Isaac Barrow [#]
Verkado
Verkoj Philosophiae Naturalis Principia Mathematica ❦
Method of Fluxions ❦
Opticks, or a Treatise of the Reflections, Refractions, Inflections and Colours of Light [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Sir Isaac NEWTON [AJzak NJUt.n], ofte esperantigita kiel Neŭtono (naskiĝis la 25-an de decembro 1642[jul.]/ 4-an de januaro 1643[greg.] en Woolsthorpe-by-Colsterworth, Anglio, mortis la 20-an de marto[jul.]/ 31-an de marto 1727[greg.] en Londono - la julia kalendaro tiam ankoraŭ estis oficiala en Anglio) estis grava brita matematikisto, fizikisto, astronomo kaj alĥemiisto, numerologo, la plej elstara sciencisto de sia epoko.

Lia laboro Principia Mathematica (Matematikaj Principoj de la Filozofio de Naturo), publikigita en 1687, inkludis priskribon de liaj fizikaj studoj, kiel ekzemple: Kinematiko kaj la tri leĝoj de moviĝo kaj gravito, kaj starigis la fundamenton por klasika mekaniko, kiu regis la sciencan vizion de monda fiziko dum ĉirkaŭ tricent jaroj, kaj formis la bazon por moderna inĝenierarto.

Neŭtono argumentis, ke la movado de objektoj sur la Tero kaj la movado de ĉielaj korpoj funkcias laŭ unuformaj naturaj leĝoj, kaj la matematika modelo, kiun li prezentis por la movado de ĉielaj korpoj, baziĝis sur la leĝoj de Kepler kaj aliaj observoj. Neŭtono ekspluatis la leĝojn de Kepler de sia vortumo al gravito, uzante la samajn principojn por kvalite kaj kvante klarigi la orbitojn de kometoj, la tajdan ciklon kaj aliajn fenomenojn. Farante tion, Newton forigis la lastajn dubojn pri la valideco de la heliocentra modelo de la sunsistemo, kaj la akcepto de liaj instruoj konsistigas finan nivelon en la kopernika revolucio. Lia antaŭdiro, ke la formo de la Tero estas platigita sferoido poste estis konfirmita, konvinkante ĉiujn ne-anglaj sciencistojn de la eŭropa kontinento pri la supereco de la scienca metodo de Newton super ĉiuj metodoj, kiuj antaŭis ĝin. La decido de Newton, ke la tuta universo estas submetata al unuformaj, precizaj kaj harmoniaj matematikaj principoj, havis decidan influon sur la scienca filozofio, ĝenerale pri pensado al kaj la kompreno de la universo.

En optiko li inventis kaj konstruis la unuan lumreflektan teleskopon, disvolvis novan koloran teorion bazitan sur prisma observado, kiu dividas blankan lumon en la kolorojn de la videbla spektro, kaj elpensis la atomisman teorion de lumo, kiu konsistas el fluo de eroj. Li formulis la empirian leĝon de malvarmigo, esploris la unuan matematikan teorion de sono kaj enkondukis la koncepton de Newtonia fluado.

En matematiko Neŭtono kontribuis same signifan al la disvolviĝo de la infinitezima kalkulo kaj ĝiaj matematikaj uzoj kvankam en liaj libroj li aliĝis al geometria formuliĝo. Li ankaŭ multe kontribuis en aliaj matematikaj disciplinoj kiel ekzemple la studo de eksponencialaj serioj, la inkludo de la binoma teoremo por nekompletaj potencoj, la disvolviĝo de metodo por aproksimado de la radikoj de funkcio, la klasifiko de plej multaj triagradaj kurboj, geometriaj pruvoj, kaj pli.

Neŭtono estis diplomiĝinto de Trinity College kaj tenis la katedron pri matematiko ĉe la Universitato de Kembriĝo. Li estis devota kristano, sed ne akceptis la dogmojn de la anglikana eklezio, kaj escepte en tiuj epoko rifuzis akcepti ordinan pastrecon en la eklezio, ŝajne ĉar li malakceptis la doktrinon de la Sankta Triunuo kaj fakte estis ariana kristano. Preter siaj esploroj pri matematiko kaj natursciencoj, li dediĉis multon da sia tempo al la studado de biblia kronologio kaj alkemio, sed la plej granda parto de lia laboro en ĉi tiuj kampoj ne estis publikigita dum lia vivo, sed nur longe post sia morto. Poste en la vivo li estis nomumita prezidanto de la Reĝa Societo, de 1703 ĝis 1727. Newton ankaŭ servis la britan registaron dum ĉi tiuj jaroj kiel juĝisto kaj respondeculo de la Reĝa Monfarejo kaj eĉ kiel parlamentano ene de la Ĉambro de Lordoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Woolsthorpe Manor, la naskiĝdomo de Isaac Newton.

Anglujo ankoraŭ ne akceptis la gregorian kalendaron, tial la naskiĝo de Isaac Newton estis registrita la 25-an de decembro 1642[1] en la bieno de Woolsthorpe proksime de Grantham, en Lincolnshire (Anglujo). Liaj gepatroj estis kamparanoj. Lia patro, senalfabeta, mortis tri monatojn antaŭ la nasko de Newton. Lia patrino, Hannah Ayscough reedziniĝis al la bienestro, kiam Isaac estis 3-jara. Tiam li ekloĝis ĉe sia avino sub la prizorgado de sia onklo. Lia infaneco ŝajne ne estis feliĉa [2]. 5-jaraĝa li vizitis la bazlernejon de Skillington, 12-jaraĝa la mezlernejon de Grantham.

Tie li restis dum kvar jaroj, ĝis kiam lia patrino revokis lin al Woolsthorpe por ke li iĝu fermisto kaj lernu administri bienon. Tamen kiam lia patrino rimarkis ke li havis pli da talento por mekaniko ol por brutaro, ŝi permesis ke li reiru al lernejo kaj eble iam poste al universitato. 17-jaraĝa Newton enamiĝis al samklasanino, fraŭlino Storey. Oni permesis tiun rilaton kaj eĉ fianĉiĝon, sed li nepre finstudu antaŭ ol edziĝi. Fine la rilato rompiĝis kaj Newton restis ne-edziĝinta dum sia tuta vivo [3].

En Londono[redakti | redakti fonton]

En 1705, Newton estis nobeligita, malpli pro siaj sciencaj verkoj ol pro la baldaŭaj balotoj.[4].

En 1717, Newton kontrolis monerojn kaj deduktis rilaton inter oro kaj arĝento. Tiu rilato estis oficialigita de leĝo de la reĝino Anna.

Morto[redakti | redakti fonton]

Isaac Newton malsaniĝis en 1724. Tri jarojn poste li ĵus trapasis krizon de podagro, kiam li iris al Londono por estri kunvenon de la Royal Society. Tiu vojaĝo ege lacigis lin.

Ree en Kensington, Newton ne plu forlasis sian liton kaj mortis la 31-an de marto 1727[1], 84-jaraĝa.

Lia korpo estis portita dum granda ceremonio al la abatejo de Westminster kaj entombigita en la preĝejo apud la reĝoj de Anglujo.

Studanto en Kembriĝo[redakti | redakti fonton]

18-jara Newton eniris la en la Triunuan Kolegion (Trinity College) de la Universitato de Kembriĝo, kie li restis dum sep jaroj, de 1661 ĝis 1668. Li plejparte malagnoskis siajn kursojn kaj studis la problemojn, kiuj interesis lin. Rimarkis lin lia majstro, Isaac Barrow. Li studis aritmetikon, geometrion en la Elementoj de Eŭklido kaj trigonometrion, sed interesiĝis ĉefe pri astronomio, alkemio kaj teologio. 24-jaraĝa li iĝis bakalaŭranto de artoj, sed estis devigita haltigi siajn studojn dum du jaroj pro fermo de la universitato pro la pesto de 1665 ĝis 1666. Newton revenis tiam al la familia bieno.[5] Dum tiu epoko Newton progresegis pri matematiko, fiziko kaj ĉefe optiko. Tiel li evidentigis, ke lumo ne estas blanka, sed ke ĝi konsistas el kolora spektro. Ĉiuj grandaj malkovroj, kiujn li klarigis dum la sekvaj jaroj trovis sian originon en tiu periodo de du jaroj.[6]

Estas ankaŭ dum tiu epoko, ke okazis la evento (verŝajne legenda) de la pomo, kiu falis de la arbo sur lian kapon, malkovrante al li la leĝojn pri universala gravito. Jen atesto de posta epoko (1752) de lia amiko William Stukeley citante renkontiĝon en aprilo 1726 kun Newton.

"Post la manĝo la dolĉa vetero incitis nin trinki teon en la ĝardeno sub la ombro de kelkaj pomujoj. Inter aliaj konversacitemoj, li diris al mi, ke li troviĝas en situacio sama kia tiu, kiam venis al li la ideo pri gravito. Tiun sugestis al li falo de pomo, iun tagon kiam kun humoro observema li sidis en sia ĝardeno." [7]

Profesoro en Kembriĝo[redakti | redakti fonton]

En 1669, Isaac Newton fariĝis lukasa profesoro de matematiko en la Triunua Kolegio de Kembriĝo.

Li eltrovis la tri leĝojn de fizika movo, la leĝon de universala gravito kaj infiniteziman kalkulon (Leibniz sendepende ankaŭ eltrovis la infiniteziman kalkulon) kaj inventis la reflektantan teleskopon. Sed, super ĉio, la fiziko de Newton klarigis la astronomion de Koperniko kaj Keplero, kiu metis la Sunon, ne la Teron, ĉe la centro de la universo. Nek la tradicia fiziko de Aristotelo, nek la eltrovoj de Galileo povis klarigi la kopernikan sistemon. Per tio, Newton firmigis modernan sciencon en la mondbildon de la Okcidento kaj instigis la iluminecon de la 18-a jarcento.

La fiziko de Newton, la klasika mekaniko, staris sen defio ĝis la 20-a jarcento, kiam alvenis la fiziko de Albert Einstein kaj la kvantuma mekaniko.

Aparte de liaj elegantaj, sintezantaj formuloj, Newton enkondukis al fiziko la ideon de forto, kiu povas agi trans distanco, kiel ekzemple gravito. La ideo verŝajne devenas de la esploroj de Keplero pri planeda moviĝo kaj de tiuj de Gilberto pri magnetismo. La fiziko de Galileo, kompare, estis tute mekanika.

Verko[redakti | redakti fonton]

Newton klarigis sian fizikon en sia majstra verko, la Principia (1687).

La tri leĝoj de movo[redakti | redakti fonton]

  1. La leĝo de inercio: korpo restas senmova aŭ en uniforma stato de movo krom se forto agas sur ĝin.
  2. F = ma: forto (F) egalas al la maso (m) obligita per la akcelo (a).
  3. Se du korpoj efikas per fortoj unu la alian, tiuj ĉi fortoj havas la samajn grandojn kaj la malajn direktojn.

La unua leĝo devenas de la ideo de Galileo pri inercio kaj priskribas korpon ne movatan de forto. La dua leĝo priskribas la korpon movatan de forto (dinamiko); kune kun la tria leĝo, tiu ĉi dua leĝo de Newton pri movado implicas la leĝon de konservado de movokvanto.

La tria leĝo de Newton estas la leĝo de reciproka agado: kiam ekzistas forto aganta sur korpon A, pro alia korpo B, ekzistas ankaŭ reciproka forto aganta sur korpon B pro la ekzisto de korpo A.

La leĝo de universala gravito[redakti | redakti fonton]

Laŭ legendo, iam kiam Newton sidis sub pomarbo, pensante pri la movado de la luno, li estis frapita de pomo falinta sur lian kapon kaj en tiu momento ekvidis la unuecon de planeda movado kaj korpa movado. Aplikinte la tri leĝojn de movo al la tri leĝoj de Keplero pri planeda moviĝo, Newton malkovris la leĝon de universala gravito. Laŭ tiu leĝo, ĉiu maso allogas ĉiun alian mason per la potenco de gravito, kiu agas ne mekanike, sed trans distancon kiel kampo de forto. La grandeco de la forto estas proporcia al la maso de la du korpoj kaj inverse proporcia al la distanco inter la du.

Pli precize:

,

kie m1 estas la maso de la unua objekto, m2 la maso de la dua objekto, r la distanco inter la centroj de la du objektoj kaj G estas universala gravita konstanto.

Ekzemple, la gravito de objekto duoble pli peza estas duoble forta, kaj la gravito de objekto duoble pli malproksima estas kvaroble pli malforta.

Religia koncepto[redakti | redakti fonton]

Religie Newton estis publike anglikana, sed private li ne kredis je la triunuo kaj kredis, ke arianismo estis la vera formo de primitiva kristanismo. Sur sia mortolito, li rifuzis la anglikanajn sakramentojn.

Kvankam neŭtona fiziko poste estis uzita por subteni la materialisman kosmologion (ekzemple, tiun de Laplaco), Newton mem ne vidis la mondon tiele, lia mondbildo inkluzivis ne nur arianismon, sed ankaŭ sorĉon, numerologion, astrologion kaj alĥemion. Kvankam Newton helpis fondi modernismon, tio estas la moderna mondbildo de la Okcidento, li mem pensis antaŭmoderne.

Newton kaj alkemio[redakti | redakti fonton]

La ekonomisciencisto John Maynard Keynes akiris aŭkcie en la jaro 1936 grandan parton de la alkemiaj manuskriptoj de Isaac Newton por la King´s College en Kembriĝo. 369 el la libroj de la persona biblioteko de Newton estis sciencaj, 17 kontraŭe estas verkoj de rozkrucismo, kabalo kaj alkemio. Tial Keynes nomis Newton unu el la lastaj grandaj renesancaj magiistoj.

Newton verkis por si mem alkemian indekson kun 100 aŭtoroj, 150 verkoj kaj 5000 paĝindikoj sub 900 memorvortoj. Jan Golinski supozas, ke Newton faris tion ĉar li esperis dedukti el ĝi tuton unuiĝintan kaj kongruan instruadon. Betty T. Dobbs opinias, ke Newton studis tre diligente la alkemian literaturon ĝis la 17-a jarcento, dum 30 jaroj seninterrompe.[8] Richard Westfall, biografo de Newton skribis pri tio: "Newton perdis sian unuan amon [tio estas la alkemio] neniam el siaj okuloj." Westfall supozis, ke alkemiaj pripensoj eniris ankaŭ la verkon Hypothesis of Light (1675), kaj ke transformiĝis la ideo de Newton pri orbita mekaniko pro alkemio.

La heredaĵo de Newton[redakti | redakti fonton]

La skribajn verkojn de Newton heredis ŝia nevino Catherine Barton kaj ties edzo John Conduitt. Ilia filino edziniĝis en 1740 kun ano de nobela familio el Portsmouth en kies bienejo estis konservita la heredaĵo, kiu tial estis nomata ankaŭ Portsmouth Collection (kolektaĵo de Portsmouth). En 1872 la Earl of Portsmouth transdonis la sciencan parton de la heredaĵo al la biblioteko de la universitato de Kembriĝo. La cetero estis katalogigita en 1888 en Kembriĝo. Ĝi estis aŭkciita en 1936 ĉe Sotheby’s, sed atingis nur 9000 pundojn. La plej grandan parton de la alkemistaj manuskriptaj aĉetis John Maynard Keynes, kiu ilin transdonis al la King´s College en Kembriĝo. Multaj el la teologiaj manuskriptoj estis aŭkcie akiritaj de Abraham Yahuda, per kiu la pli multaj atingis la nacian judan bibliotekon aŭ la universitatan bibliotekon en Jerusalemo. La cetera parto troviĝas disigita tutmonde.[9]

Neŭtona pendolo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Neŭtona pendolo.
La Neŭtona pendolo kun po du moviĝantaj pilkoj.

La Neŭtona pendolo, nomite laŭ Sir Isaac Newton, estas aparato kiu pruvas la konservadon de movokvanto kaj energio tra serio de svingantaj sferoj. Kiam unu pilko en unu pinto estas levita kaj liberigita, ĝi frapas la apudan sferon; tiu forto estas transmitita tra la apudaj sferoj kaj pelas la lastan supren; ĉio poste ripetiĝas sen apenaŭ energiperdo. Tiu aparato estas konata ankaŭ kiel Neŭtonaj pilkoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 La datoj de la 25-a de decembro 1642 kaj de la 20-a de marto 1726, kiuj troveblas sur lia tombo en la abatejo de Westminster, rilataj al lia naskiĝo kaj morto estas tiuj de la angla julia kalendaro, sed korespondas ja al la 4-a de januaro 1643 kaj al la 31-a de marto 1727 de la gregoria kalendaro, kiu estis akceptita en Britujo nur en 1752 kun la sekvo de la akcepto de la 1-a de januaro kiel novjartago (ĝis tiam oni festis la novan jaron la 25-an de marto). Rilate al tio konsulteblas la ttt-ejo de la scienca akademio (vidu ĉi tiun ligilon Arkivigite je 2010-07-15 per la retarkivo Wayback Machine), kiu tamen indikas la saman jaron de la morto (1727) en ambaŭ kalendaroj, adoptante la anglan konvencion New Style, kiu ĝustigas la datojn de la julia kalendaro utiligante la 1-an de januaro por jarŝanĝo. Rilate al tiu ankaŭ: Michel Toulmonde, Les dates de Newton (la datoj de Newton), en La astronomio, februaro 2007, p.93 (praa versio de la artikolo aperigita en Comité de liaison enseignants et astronomes, Cahiers Clairaut disponeblas ĉe en ligne en pdf-formato).
  2. angle Dictionary of Scientific Biography, vol. 11, p. 43. Cohen, IB (New York: Charles Scribner's Sons - 1970)
  3. Voltaire eĉ skribis, ke li havis neniun virinon en sia vivo (Kompletaj verkoj de Voltaire: Mélangese (miksaĵoj). 17-a volumo, paĝo 81 (eldonejo Lahure et Cie, Parizo - 1860)
  4. "The Queen's 'great Assistance' to Newton's election was his knighting, an honor bestowed not for his contributions to science, nor for his service at the Mint, but for the greater glory of party politics in the election of 1705."Westfall 1994, paĝo245
  5. Dictionnaire universel d'Histoire et de Géographie. N. Douillet, paĝo 1267 (Parizo, Hachette - 1859)
  6. Kompletaj verkoj de Bernard Le Bouyer de Fontenelle. Volumo 1, parto 1, paĝo 387 (Parizo, Belino - 1818)
  7. William Stukeley, Memoirs of sir Isaac Newton's Life, 1752.
  8. Komparu: „The Janus faces of genius. The role of alchemy in Newton´s thought. Cambridge University Press, 1991“
  9. La projekto Newton pri la heredaĵo. Vidu ankaŭ Westfall Never at Rest, p.875f

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.