Okultismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Okultismo (de la latina vorto occultus = kaŝita, obskura, sekreta) estas parta tereno de esoterismo. Foje la vorto simple uziĝas – en neŭtrala aŭ malapreza signifo – kiel sinonimo de la vorto magio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vorto "okultismo" ekestis dum la 19-a jarcento. Inter la kleruloj, kiuj eksplicite nomis sin "okultistoj", estis ekzemple la filozofino Helena Blavatskij. Laŭ la lingvouzo la vorto dum la sekvaj jardekoj ekhavis tendence negativan, malaprezan signifon. Ne ekestas unueca scienca difino pri ĝi.

Formoj[redakti | redakti fonton]

taroko, astrologio, geomancio, kiromancio
  • Kontakto kun mortintoj
spiritismo, kontakto kun fantomoj (aparte nekromancio)
  • "Supernaturaj" fortoj
telepatio, telekinezo, parapsikologio, spirita kuracado
  • Okulta kredo
hermetikismo, kabalo, magio, kredo sorĉista, satanismo, sankta gralo, Akaŝa-kroniko, akvista epoko, rozkrucismo

Filozofia kritiko[redakti | redakti fonton]

La tendenco pri okultismo estas simptomo de malkresko de la konscio. Ĝi perdis la forton, pensi nelimigite kaj toleri la limigojn. Anstataŭ difini ambaŭ polusojn, laŭ komuneco kaj diferenco, en la laboro per certaj terminoj, ĝi miksas la polusojn sen diferencigo. La nelimigito iĝas fakto, kaj la limigo senpere vivaĵo. (Theodor Adorno, Minima Moralia, tezoj kontraŭ la okultismo (germane "Thesen gegen la Okkultismus", volumo I). Plej konata estas la citaĵo de Adorno: Okultismo estas la metafiziko de la stultuloj" (sama verko, volumo VI).

Baza literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Manfred Kyber: Einführung in das Gesamtgebiet des Okkultismus, vom Altertum bis zur Gegenwart (germane: "enkonduko en la tutan temaron de la okultismo, de la antikvo ĝis la nuntempo"), eldonejo Union, Stutgarto/Berlino/Lepsiko (Germanio) 1923; Fourier, Wiesbaden 1994, ISBN 3-925037-75-6
  • Rudolf Steiner: Der Mensch im Lichte von Okkultismus, Teosophie und Philosophie. Zehn Vorträge, gehalten en Kristiana (Oslo) vom 2. bis 12. Juni 1912. (same germane: "La homo en la lumo de okultismo, Rudolf-Steiner-Verlag, Dornach (Svislando) 1999, ISBN 3-7274-7450-5
  • Ekzistas multaj nacilingvaj nesciencaj verkoj pri okultismaj temoj, kaj ankoraŭ multe pli da kritikaj prijuĝoj de okultismaj movadoj kaj de rilataj literaturaj verkoj: pri listo de ili en unuopaj lingvoj vidu la koncernajn versiojn de tiu-ĉi artikolo en tiuj lingvoj.

En la Enciklopedio de Esperanto[redakti | redakti fonton]

La Enciklopedio de Esperanto dum la jaro 1934 pri la temo skribis:

Okultismo. "Esperanta Psikistaro", estis iniciita de A. Stas, Antverpeno kaj ĝi celis esti „unuiĝo por psikisma studado per Esperanto“ pri hipnotismo, magnetismo, telepatio, spiritismo ktp. Rektoro Boirac skribis en 80-paĝa libreto, kiun eldonis la unuiĝo per helpo de la Belga Federacio Spiritista en 1910: Esperantismo kaj Psikismo respondas al samaj bezonoj de la homa spirito. Psikisto deziras transpaŝi la limojn de la videbla mondo kaj penetri en pli profundan regionon, kie kaŝiĝas la veraj kaŭzoj kaj principoj de ĉiu realeco. Simile Esperantisto deziras transpaŝi la limojn de sia nacieco kaj penetri en la spiriton de la tuta homaro.“ La unuiĝo aranĝis kongresan fakkunsidon dum la antverpena UK en 1911, pri kiu aperis raporta kajereto 31 paĝa enhavante ankaŭ la protokolon de tri spiritistaj kunvenoj, kiujn partoprenis 30 Esperantistoj. La kajero ankaŭ enhavas „psikisman terminaron“ kun la plej gravaj fakvortoj. La sekretario de la unuiĝo estis Stas, kiu aranĝis sukcesan fakkunsidon en Krakovo, 1912, sed la tie projektita revuo ŝajne neniam aperis. En 1934 Alexander William Thomson fondis Psiĥan Esperanto-Ligon, por kolekti tiujn, kiujn interesas psiĥaj fenomenoj.

En 1913-1914 aperis ĉe Davidov en Saratov dumonata bulteno dupaĝa titolita „Okultismo“. La unua tiaspeca verko estis certe „Libreto pri transmorta vivo“ de G. T. Fechner, aperinta en Parizo en 1907. Dum la Unua Mondmilito aperis de fama ĵurnalisto William Thomas Stead „Kial mi scias ke mortintoj revenas“ en 1917 en Bostono. Du kajerojn pri sama temo verkis J. Thiebault. Unu el ili aperis, kiel aldono de Heroldo de Esperanto en 1925 kaj aparte france kaj Esperante en dekmil eroj, tri eldonoj. Lian kajeron pri la mortinta amiko tradukis Émile Grosjean-Maupin. Pri okultismo ĉiam interesiĝis ankaŭ eminentaj Esperantistoj. Membroj de la diversaj similtendencaj movadoj, kiel Bahaa Movado, Oomoto, Nova Spirito, La Blankaj Fratoj en Bulgario, Ruĝkrucanoj, anoj de Emmanuel Swedenborg kaj Teozofoj uzas Esperanton en siaj eldonaĵoj, kelkaj el ili eĉ en kunvenoj. La estraro de la Nederlanda Societo de Spiritistoj, „Harmonia“ eldonis Esperantan flugfolion „La Spiritisto“ en 1928. Pri la lasta okultisma kunveno ĉe UK-j ni scias el 1923, Nurenbergo. Poste nur la diversaj supre nomitaj movadoj aranĝis apartajn kunvenojn. D-ro Privat rakontas, ke la lasta manskribaĵo de Zamenhof, nefinita, estis plano de artikolo pri senmorteco de la animo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]