Sankta pokalo
Aspekto
Pending
| Sankta pokalo | |
|---|---|
| mita objekto artefakto glaso | |
| Verko | Artura legendo The Once and Future King |
| Informoj | |
La sankta pokalo estas fama vazo el la legendo pri la reĝo Arturo. La unua mencio troveblis fine de la 12-a jarcento en la mezepoka literaturo. Laŭ la legendo, la pokalo estis la kaliko, el kiu Jesuo kaj liaj disĉiploj trinkis vinon dum la Lasta Vespermanĝo antaŭ la morto de Jesuo per krucumado, kaj poste entenis la sangon de Jesuo prenitan ĉe la kruco.

Etimologio
[redakti | redakti fonton]Pluraj eŭropaj lingvoj uzas vorton apartan por tiu pokalo, kies etimo ne estas tute klara: plejverŝajne ĝi devenas de la okcitana vorto grazal, malnovfrance graal 'ujo, vazo', kiu verŝajne etimologie devenas de la greka kratér (miksujo) tra la latina cratalis/gradalis. La malnovhispana vorto grial kaj la malnovportugala gral estis kutimaj nomoj por pistujo aŭ pistujforma trinkujo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Perceval kaj la serĉado de la pokalo
- graal.be: diversaj difinoj de la pokalo
- wiki pri pokalo Arkivigite je 2007-11-24 per la retarkivo Wayback Machine
- La serĉado de la sankta pokalo kaj imago
- Pokalo ĉe Religiologiques, UQAM, Montréal. Georges Bertin[rompita ligilo]
- La pokalo en la arkivoj de la mezepoka literaturo[rompita ligilo]
- Legendoj pri la pokalo Arkivigite je 2007-10-05 per la retarkivo Wayback Machine

