Reĝo Arturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bronza statuo de Arturo platfera kiraso kun okulŝirmilo suprenigita kaj kun batala ŝildo estas unu el la kavaliraj funebrantoj ĉe la tombo de la imperiestro Maksimiliano la 1-a (mortis 1519) en Insbruko
La Tombo de Reĝo Arturo ĉe Glastonbury Abbey

Reĝo Arturo estas grava figuro de la mitologio de Britio, en kiu li prezentas la idealon de reĝado kaj en milito kaj en paco. Li estas la centra persono en la serio de legendoj konataj kiel la Artura legendo. Oni disputas pri tio, ĉu Arturo aŭ ajna modelo por li entute iam ajn ekzistis. En la plej fruaj mencioj kaj en la kimraj tekstoj oni neniam donas al li la titolon "Reĝo". Fruaj tekstoj mencias lin kiel dux bellorum ("gvidanto de militoj", "militestro") kaj la mezepokaj kimraj tekstoj ofte nomas lin ameraudur ("imperiestro"; tiu vorto estas pruntita de la latina imperator, kio povus signifi ankaŭ "militestro").

La nomo devenas de la kelta radiko "Arz" kiu signifas "urso", simbolo de forto, stabileco kaj protekto, karakteroj ekzistantaj en lia legendo: li estis homo forta, trankvila kaj kiel reĝo garantianto de la sekureco de siaj regatoj. En la kelta civilizacio la urso estis ĉefe besto emblema de la reĝeco.

Troviĝas ankaŭ jenaj skribmanieroj: Arzur, Arthus aŭ Artus.

La nomo "Pendragon" devenas de lia patro Uther Pendragon.

La historia Arturo[redakti | redakti fonton]

Laŭ kelkaj historiistoj Arturo estis romia-brita reĝo aŭ armea ĉefo kiu dumtempe haltigis la konkerojn de la saksoj en la Britio de la kvinasesa jarcento, post kiam la romiaj legioj forlasis la provincon. Eble la origino de la legendo estas la 'unu Reĝo' kiu unuigis la tutan Anglion, en tempo kiam la romianoj okupaciis grandan parton de la lando.

Lia potenco verŝajne estis centralizita en Kimrio aŭ en la okcidento de Anglio, sed veran klarecon pri tio, kaj pri la etendiĝo de lia potenco oni neniam atingis.

Kelkiuj, kiel Geoffrey Ash kaj Fleuriot identigas Arturon kiel la sama persono kiel iu Riothamus, "Bretona reĝo" kiu vivis dum la regado de Anthemius. Bedaŭrinde Riothamus estis persono pri kiu oni malmulte scias, kaj oni eĉ ne certas ĉu "Bretona reĝo" referencas al reĝo de Britio aŭ de Armoriko.

Aliuloj rilatigas Arturon al Lucius Artorius Castus, romiano el la 2-a jarcento, pri kies militaj diboĉaĵoj en Britio oni longe rakontis.

Ankoraŭ aliuloj opinias ke Arturo estis ne pli ol duonforgesita kelta dio, kiu estis evoluigita al persono (ĉe kiu kelkfoje estas citita ke ankaŭ reĝo Leir estis neniu alia ol la mardio Lir). Ankaŭ oni indikas ke Arturo estus fikcia persono, kiel Beowulf.

Ofte oni argumentas ke la alia romia brito, kiel ekzemple Ambrosius Aurelianus estis la gvidanto dum la milito kontraŭ la saksoj en la Milito ĉe Mons Badonicus.

Kreado kaj enhavo de la Artura legendo[redakti | redakti fonton]

Probable la Arturaj legendoj kreiĝis jene: dum la malfrua 5-a jarcento multaj britoj fuĝante la saksajn invadojn alvenis ĉe la bretonoj (kontinentaj keltoj). Ĉirkaŭ 1066 la bretonoj kun la normanaj konkerantoj alvenis en Anglio, kio vivigis la naciajn tradiciojn. La tradicioj keltaj insulaj kaj kontinentaj kunstarigis en la malfrua dekunua jarcento la legendan figuron, kiun Geoffrey de Monmouth uzis kaj plu kreskigis.

La anglanormana poeto Wace verkis en malnova franca lingvo versokronikon (Roman de Brut) pri la "Historio de Britio" bazita sur la verko de Geoffrey de Monmouth al kiu li aldonis kelkajn fantasiplenajn bildojn (kiel ekzemple la tablorondo por eviti rangokverelojn) kaj la transiro de Arturo al Avalon. Almenaŭ tion lastan li ne inventis sole: vojaĝoj al transmondo estis firma enhavo de la kelta mitologio, kvankam morto ne estis postulo pro tio.

Wace rakontas la sekvon pri la vivo de Arturo: Arturo estus filo de Uther kaj Igraine, 15-jara li iĝus reĝo de Anglio kaj Kimrio. Siajn kavalirojn li kunvenigus ĉirkaŭ rondan tablon por eviti rangokverelojn. Li gvidus multajn sukcesajn defensivobatalojn kontraŭ saksoj kaj ofensivojn kontraŭ Irlando, Islando, Norvegio kaj Gallio, kie li venkus la romian Frollo kaj starigus kortegon en Parizo. Li edziĝus al Ginevra, filino de nobla romia familio. En la "urbo de legioj" (Carlion) li starigus kortegon por la tuta Eŭropo. Pro liaj krimoj kontraŭ la romia imperio oni asignus lin al Romio. Duonvoje tien li mortigus la giganton de la Monto Sankta Mikaelo kaj gajnus la decidan batalon kontraŭ la romianoj apud Saussy. Irante al Romo li ricevus la novaĵon ke lia nevo Mordred puĉis kaj transprenis suverenecon kaj reĝinon. Arturo reirus kaj dufoje sukcese batalus kontraŭ Mordred. Dum la tria batalo Mordred mortus kaj Arturo estus mortige vundata kaj forportita al insulo Avalon. Pri la morto de Arturo Wace ne diras pli ol faris sorĉisto Merlin: li dubas pri la morto de Arturo.

Poste la legendoj pri reĝo Arturo intermiksis kun aliaj legendoj (i.a. legendo de la sankta gralo), tiel ke la legendo de Arturo pli kaj pli grandiĝis kaj baldaŭ ne plu estis vivorakonto de iu eble vivinta viro, sed iĝis aro de heroofaroj, priskribo de ideala reĝo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Fruaj Arturo-rakontoj[redakti | redakti fonton]

Arturo unuafoje estis menciita en kimra literaturo. En frua kimra poemo, la Y Gododdin el 594 de la poeto Aneirin (535-600), legeblas pri unu el tiuj figuroj: 'Li donis manĝon al la korakoj, kvankam li ne estis Arturo'. Ĉi tiu poemo estas dum la daŭro de la tempo ŝanĝita kaj kompletigita, kaj ne certas ĉu la koncerna linio estas pliposta kompletigo.

Arturo ankaŭ estas nomata en la poemoj el Taliesin, ekzemple La sidejo de la reganto referencas al Arturo la benata. En aliaj poemoj aperas la frazero kiel la kuraĝo de Arturo, ni iris kun Arturo en liaj grandiozaj agoj kaj kiel dum la batalo ĉe Badon kun Arturo, doninto de festoj, kun liaj glavoj ruĝaj de la batalo, kiel ĉiuj memoras".

La Historia Britonum[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 830 la monaĥo Nennius verkis sian Historia Britonum. Pri ĉi tiu verko oni diras ke ĝi estas kunigo de fruaj legendoj kaj historioj el Kimrio. En la libro Arturo estas nomata gvidanto en la batalo, kaj ne reĝo. Du diversaj fontoj uzataj de Nennius referencas al dekdu bataloj en kiuj Arturo batalis, inter kiuj la Batalo ĉe Mons Badonicus. En tiu batalo Arturo mem mortigus 960 malamikojn.

La Annales Cambriae[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Annales Cambriae Arturo mortis dum la Batalo de Camlann en 537.

Culhwch kaj Olwen[redakti | redakti fonton]

En ĉi tiu rakonto el Kimrio, Culhwch aperas ĉe lia kortego por peti helpon por amindumi al Olwen. Arturo, kiu estas nomata kiel familiano, akceptas, kaj plenumas la dezirojn de la patro de Olwen (giganto) Ysbadden, interalie la ĉasadon je la enorma apro Twrch Trwth.

La Vitae el Kimrio[redakti | redakti fonton]

Arturo aperas en biografioj (Vitae) de sanktuloj el Kimrio. Ekzemple en la biografio de Illtud li estas nomata kiel la kuzo de tiu sanktulo. En multaj rakontoj Arturo figuras kiel sentima batalanto, kaj ne kompreneble kiel la nobla heroo kiel ni konas lin. Laŭ la kimra biografio de Gildas, verkita en la 11-a jarcento de Caradoc of Llancarfan, la frato de Gildas Hueil, pirato de Manksinsulo, estis mortigita de Arturo.

La legendo laŭ Monmouth[redakti | redakti fonton]

En la dekdua jarcento la aŭtoro Geoffrey de Monmouth kunigis por la unua fojo la legendojn de Merlin kaj Arturo. Pliposte francaj romanverkistoj kiel Chrétien de Troyes aldonis la Sanktan Gralon, Lanceloton, Avalonon kaj aliajn elementojn. En la germana lingvo-regiono ekestis Parzival de Wolfram von Eschenbach. Preskaŭ ĉiuj postaj filmoj kaj adaptoj de la Arturlegendo retroiras al la granda verko de Thomas Malory, Le Morte d'Arthur, eldonita en 1485. Du gravaj adaptoj en libroformo estas tiuj de Terence White kaj Marion Bradley.

La legendo kiel ĝi nun estas rakontata[redakti | redakti fonton]

Kiel la kavaliro, Bedivere ĵetas la glavon Excalibur en la akvon. Bildo de Aubrey Beardsley, 1894.

Arturo estis la filo de reĝo Uther Pendragon, unu el la regantoj en tre dividita Anglio. Kiam Uther mortis sur la batalkampo, dum klopodo unuigi Anglion sub unu Reĝo, li puŝis la magian glavon Excalibur en rokon. Per siaj lastaj vortoj li profetis ke tiu kiu povas eltiri la glavon , regos super la tutan Anglion. Tuj poste Merlin - magiisto kaj druido – decidis loĝigi Arturon en la kortego de iu loka reganto. Tie Arturo grandiĝis kiel plej juna filo de relative malgrava viro. Tiel Merlin zorgis pri sufiĉe da sekureco. Je juna aĝo Arturo sukcesis eltiri la Excalibur-on el la roko, kaj kvankam la nobelaro en la komenco dubis, la neceso de unueco estis tiel granda ke ili decidis sekvi la knabon. Arturo edziĝis al la kristane edukita Ginevra kaj regas je honesta maniero.
Feino Morgane, la duonfratino de Arturo, fine nerekte renversis lin. Per uzo de ruzaĵo, ŝi sukcesis gravediĝi de Arturo. Mordred naskiĝis kaj estis edukata de Morgana en la doktrino de la druidoj. La junulo malamis Arturon kaj okazigis militon. Dum foresto de Arturo el Britio Mordred transprenis la povon. Arturo revenis kaj konfrontadis kun li. Arturo mortigis Mordred-on sed mem morte vundiĝis. Arturo estis ŝipe transportata de Morgana al Avalon. La fino de la legendo estas la promeso de Arturo ke li revenos kiam Anglio estas endanĝerigata.

Arturo estis unu el la unuaj kiuj reprezentas la idealojn de kavalireco kaj la kortegan amon, kaj kiu regas kiel unua kvazaŭ inter egaluloj, strebante al ĝusteco por ĉiuj. Kiel simbolo de tio estas rigardata la Ronda Tablo ĉe kiu Arturo kun siaj kavaliroj kunsidas en la kastelo Camelot ; neniu sidas ĉe la ĉefsidejo de ronda tablo. Arturo estis edziĝinta al Ginevra; kavaliroj estas i.a. Lanceloto, Galahad, Gawain kaj Parsifalo. Laŭ aliaj fontoj ĉi-lasta estus filo de Arturo. En multaj Artur-legendoj Parsifal estas menciita kiel la persono kiu ricevis la taskon por serĉi al la Santa Gralo. Konataj temoj el la Artur-legendo:

  • Arturo pruvas la rajton je la krono per la eltiro de la glavo (Excalibur) el la roko.
  • Kelta religio kaj tradicioj kontraŭ kristaneco
  • La magiisto Merlin asistas Arturon.
  • Ginevra havas amrilaton kun Lanceloto.
  • La kavaliroj serĉas al la sankta gralo.
  • La malbona sorĉistino Morgana estas malamikino de Arturo.

Verkistoj kiuj verkis la Artur-legendon aŭ uzis ĝin estas inter aliaj:

frumezepoka:

malfrumezepoka:

pli freŝdata:

Kovrilo de brita eldono de "Jankio el Konektikuto ĉe la kortego de Reĝo Arturo" de Mark Twain.

Filmoj pri la Arturo-legendo[redakti | redakti fonton]

En la daŭro de la dudeka jarcento diversaj filmoj estas bazitaj je la Arturo-legendo. :

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.