Parenceco
Parenceco indikas la rilatojn inter homoj de unu familio. La diversaj kulturoj kreis pli-malpli kompleksajn skemojn, per specialaj nomoj, por la diversaj parencoj.
Nomoj de parencoj
[redakti | redakti fonton]La tie ĉi uzataj nomoj havas kulturan devenon kaj korespondas ĉefe al la en la eŭropaj kaj usonaj socioj reganta eskimo-sistemo. Tiu estas unu el la ses ĉefaj sistemoj de parenceco, kiujn identigis Henry Lewis Morgan en la verko Systems of Consanguinity and Affinity of the Human Family (sistemo de rilatoj kaj afineco de la homa familio, 1871).
Ĝi ne distingas la patrinajn kaj la patrajn parencojn, t.e. parencoj de la patrina kaj de la patra flanko. Ekzemple la nomo onklino ne diras, ĉu temas pri fratino de la patrino aŭ de la patro. Aliaj sistemoj havas du nomojn por onklino, kiujn oni povus traduki per patrinofratino aŭ patrofratino kaj kiuj montras tiun malsamecon. Ĝuste tial la eskimo-sistemo estas malpli preciza ol la priskriba sistemo de la malnova Romo, aŭ la nuntempa sudano-sistemo uzata en Turkio aŭ en Ĉinio.
Aldone estas supozita ĉi-sube, indikante iun parencecon, ke ne ekzistas idoj aŭ geedziĝo inter parencoj.
Gepatroj
[redakti | redakti fonton]La vorto gepatroj estas nomo por la rektaj prauloj de unu persono. Kiam temas pri adopto, oni diras adoptgepatroj aŭ simple gepatroj.
- gepatroj = patro + patrino: ĉe natura deveno, ĉiu homo havas patron kaj patrinon. La gepatroj estas unuarangaj parencoj. La karesnomo por patro estas paĉjo, por patrino, panjo.
- alia formo de gepatreco estas je adopto. La adoptitaj infanoj estas egalrajta al idoj.
- ankaŭ samseksaj paroj povas uzi gepatrajn rajtojn kaj devojn kaj ankaŭ sub certaj kondiĉoj adopti infanojn laŭlande.
Ĝenerale gepatroj estas juraj reprezentantoj de siaj gefiloj. Escepte (ekzemple post morto de la gepatroj) kortumo povas determini kuratoron.
Geedzoj
[redakti | redakti fonton]La geedzoj estas la partneroj, kiuj geedziĝis. Ĉe monogamio estas du geedzoj, ĉe poligamio pluraj. Laŭ la sekso la partnero estas edzo aŭ edzino. Kutime ne ekzistas sangoparenco inter geedzoj kaj do neniu parenceco.
Gefiloj
[redakti | redakti fonton]Gefiloj estas idoj, rektaj posteuloj de iu. Laŭ la sekso oni nomas ilin filoj aŭ filinoj. La parenceco estas unuaranga al la gefiloj. Ankaŭ adoptitaj gefiloj havas tian parencecon. Kutime la adopto neigas la leĝan parencecon al la biologiaj gepatroj.
Gefratoj
[redakti | redakti fonton]Gefratoj estas aliaj gefiloj de la gepatroj. Gefiloj de la patro aŭ de la patrino kun alia partnero aŭ gefiloj de novaj partneroj ambaŭ estas duongefratoj esperante.[1] Laŭ la sekso oni nomas ĉiun frato aŭ fratino. Gefratoj estas laŭleĝe parencoj duarangaj. Plensangaj gefratoj havas la samajn praulojn.
Geonkloj
[redakti | redakti fonton]Oni nomas onklo (vira) aŭ onklino (ina) la gefratoj de la gepatroj: tiuj estas parencoj triarangaj (la parenceco ekzistas pro la geavoj). La onklo duaranga estas kuzo unuaranga de la patro aŭ de la patrino. Oni kutime ne parolas pri geonkloj triarangaj; tiuj estus la kuzoj duarangaj de la patro aŭ de la patrino. En grandaj familioj oni nomas malproksimajn parencojn sen indiko de la rango gekuzoj, kuzoj aŭ kuzinoj.
Genevoj
[redakti | redakti fonton]Nevoj (viraj) aŭ nevinoj (inaj) estas la gefiloj de gefratoj. Oni ankaŭ nomas genevojn la gefiloj de la bogefratoj, tiam temas ne pri parenceco, sed pri boparenceco.
Gekuzoj
[redakti | redakti fonton]Kuzoj (viraj) aŭ kuzinoj (inaj) unuarangoj estas gefiloj de parencaj (ne boparencaj) onklo aŭ onklino. La parenceco al tiuj unuarangoj gekuzoj estas kvararanga parenceco; unuaranga kuzo signifas ke temas pri filo de onklo aŭ onklino, ne pri pli malproksima parenco. Kelkaj landoj aŭ religioj malpermesas geedziĝon inter gekuzoj unuarangaj (ekzemple kelkaj usonaj ŝtatoj, Koreio, Filipinoj kaj multaj Balkanlandoj); en aliaj kulturoj oni preferas tiajn geedziĝojn.
Geavoj
[redakti | redakti fonton]La geavoj estas la gepatroj de la patro aŭ de la patrino de iu persono. Individue oni nomas ilin avo (vira) kaj avino (ina). La gepatroj de la patro estas patroflankaj geavoj, avo kaj avino, tiuj de la patrino patrinflankaj.
Genepoj
[redakti | redakti fonton]La genepoj estas la gefiloj de la gefiloj. La knabojn oni nomas nepoj, la knabinojn nepinoj.
Seksneŭtrala esprimado
[redakti | redakti fonton]En la oficiala stilo de Esperanto mankas vortoj por esprimi parencecon seksneŭtrale (sed la vorto "parenco" mem estas seksneŭtrala). Tamen ekzistas proponoj, kiujn oni jam nun parte aplikas. Du ĉefaj solvoj estas J-sistemo kaj parentismo. Ankoraŭ neniu el la du sistemoj estas oficialigita de la Akademio de Esperanto, kvankam la solvoj estas fervore diskutataj en la Esperanta komunumo. La aferon malfaciligas ankaŭ tio, ke multaj esperantistoj, pro sia malĝusta kompreno de la esenco de la Fundamento de Esperanto, kredeble opinias, ke Ludoviko Zamenhofo elpensis la lingvon de la kapo ĝis la piedoj, sed fakte la Akademio de Esperano havas rajton oficialigi novradikojn, se tio estas necese.
Jen estas la listo de la J-sistemaj seksneŭtralaj (t. e. tiaj, ke oni povas uzi ilin, ne menciante sekson) parencecaj vortoj: ajvo (seksneŭtrale av(in)o), ejdzo (seksneŭtrale edz(in)o), fejlo (seksneŭtrale fil(in)o), frajto (seksneŭtrale frat(in)o), kujzo (seksneŭtrale kuz(in)o), nejpo (seksneŭtrale nep(in)o), nejvo (seksneŭtrale nev(in)o), ojnklo (seksneŭtrale onkl(in)o), pajtro (seksneŭtrale patr(in)o). La dua solvo estas parentismo, jen estas ekzemploj de la parentismaj vortoj: anako (seksneŭtrale fil(in)o), avuo (seksneŭtrale av(in)o), ĉaĉo (seksneŭtrale onkl(in)o), eŝo (seksneŭtrale edz(in)o), kuzeno (seksneŭtrale kuz(in)o), nepoto (seksneŭtrale nep(in)o), nievo (seksneŭtrale nev(in)o), sahodo (seksneŭtrale frat(in)o), parento (seksneŭtrale patr(in)o).
Prefiksoj uzataj por parencoj
[redakti | redakti fonton]bo-
[redakti | redakti fonton]bo- indikas la parencecon progeedziĝa. Tiel la bogepatroj estas la gepatroj de la edzo aŭ edzino. Ties gefratoj estas la bogefratoj, ktp.
pra-
[redakti | redakti fonton]pra- indikas pli malproksiman rangon de parenceco ĉu antaŭa ĉu posta. La praavo estas la patro de la avo. La pranepo estas filo de la nepo. Figure la prapatroj estas plej malproksimaj antaŭuloj.
vic-
[redakti | redakti fonton]Por parenceco kreita per regeedziĝo oni povas uzi prefikse la radikon vic-: vicpatro, vicfilo, vicfrato. Kiam viro kaj virino, kiuj jam havas gefilojn, geedziĝas, la gefiloj de unu iĝas vicgefiloj de la alia, la gefiloj inter si iĝas vicgefratoj kaj al ili la novaj patro kaj patrino iĝas vicgepatroj. – Por ĉi tiu uzo estis proponita ankaŭ speciala prefikso stif-, tre malmulte uzata. En retaj tekstoj stif- aperas preskaŭ nur en vortlistoj aŭ diskutoj pri parencvortoj. En ordinara lingvouzo oni ne ĉiam diferencigas inter duonparenco kaj vicparenco.
duon-
[redakti | redakti fonton]duon- indikas ke la parenceco ekzistas nur per unu persono el la antaŭa generacio. Duonfrato estas ekzemple frato de la sama patro sed de alia patrino. Ofte la vortoj duonfilo kaj duonpatro estas dirataj por vicfilo kaj vicpatro.
kun-
[redakti | redakti fonton]kun- indikas ke la parenceco estas reciproke pere de geedza paro. Ekzemple, du viroj, unu bopatro al la edzino, kaj la alia bopatro al la edzo, estas kunbopatroj unu al la alia.
Parenca skemo
[redakti | redakti fonton]prageavoj
↑ ↑ ↑ ↑ avo avino avo avino patra patra patrina patrina |___________________________________| |____________________________| | | | | | | onklo onklino patro patrino onklo onklino patra patra | | patrina patrina _|_____ __________|___________________|__________________ | | | | | kuzo kuzino frato persono ∞ parulo fratino _____|____ _________|_________ ____|_____ | | | | | | nevo nevino filo filino nevo nevino frata frata | | fratina fratina ____________|_ _|____________ | | | | nepo nepino nepo nepino ↓ ↓ ↓ ↓
pragenepoj
Parenca tabelo
[redakti | redakti fonton]Samsangeco | Generacio | Sekso | Parenceco | Interpersono | Vico | |
---|---|---|---|---|---|---|
patro | + | A | + | + | 0 | + |
patrino | + | A | − | + | 0 | + |
filo | + | P | + | + | 0 | + |
filino | + | P | − | + | 0 | + |
frato | + | S | + | + | 0 | 0 |
fratino | + | S | − | + | 0 | 0 |
avo | + | A | + | − | ± | + |
avino | + | A | − | − | ± | + |
nepo | + | P | + | − | ± | + |
nepino | + | P | − | − | ± | + |
onklo | + | A | + | − | ± | − |
onklino | + | A | − | − | ± | − |
nevo | + | P | + | − | ± | − |
nevino | + | P | − | − | ± | − |
kuzo | + | S | + | − | ± | 0 |
kuzino | + | S | − | − | ± | 0 |
edzo | − | S | + | + | 0 | 0 |
edzino | − | S | − | + | 0 | 0 |
bopatro | − | A | + | − | ± | − |
bopatrino | − | A | − | − | ± | − |
bofilo | − | P | + | − | ± | − |
bofilino | − | P | − | − | ± | − |
bofrato | − | S | + | − | ± | 0 |
bofratino | − | S | − | − | ± | 0 |
boonklo | − | A | + | − | ± | − |
boonklino | − | A | − | − | ± | − |
- Generacio: S – sama, A antaŭa, P posta.
- Sekso, Interpersono: + vira, − ina.
- Parenceco: + senpera, − per interpersono.
- Vico: + rekta, − rompita.[2]
Proverboj
[redakti | redakti fonton]Ekzistas pluraj proverboj pri parencoj en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof,[3] inter ili:
- ”Malriĉulo parencojn ne havas.”
- ”Parenc' al parenco ne malhelpas intence.”
- ”Parenco per Adamo.”
- ”Nevo de papo facile fariĝas kardinalo.”
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Duono en PIV
- ↑ Por Esperanto adaptita tabelo laŭ: Erhart, Adolf. Základy jazykovědy. 2. upravené vydání. Praha : Státní pedagogické nakladatelství, 1990. Ĉapitro Lexikologie – Sémantika, pĝ. 82–83. ISBN 80-04-24612-5.
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-03-08 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Geedzeco
- Listo de familimembroj, kun pli da familianoj
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parencecrilatoj historie germane
- Deven- kaj familisistemoj (angle, arkiva kopio)
- ”Survoje al sekse neŭtralaj kaj egalecaj esprimoj: Komparo inter la J-sistemo kaj parentismo” de Markos Kramer (ĉe lingvakritiko.com)