Priskribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Priskribo estas pli malpli detala spegulo de io, ĉu persono ĉu sento ĉu pejzaĝo, precipe kiel enkonduko al rakonto, sed ne nur. Tio povas esti ĉefa konsisto de priskriba aŭ klariga verko, kiel eseo, nefikcia literaturo, ktp. Priskribo de persono okazas sen tempopaso aŭ ago; se tempo paŝas aŭ iu faras ion, jam temas pri rakonto.

La celo de la priskribo difinas ties tipon kaj multfoje ĝian metodon; plej oftaj estas:

  • persono,
  • aĵo,
  • pejzaĝo,
  • sento kaj
  • ideoj.

Tre ofta kaj necesa estas priskribi personon kiel rolulon aŭ eĉ ĉefrolulon de posta agado. Tiukaze la priskribo povas esti ĉu fizika ĉu mensa. Unuakaze ĝi povas esti ĉu vizaĝa ĉu totala, eĉ privestaĵa.

Aĵoj priskibataj povas esti tre diversaj, kiel mebloj, utilaĵoj, vestaĵoj, pentraĵoj, ktp. Tio povas rilati al bazaj aŭ centraj aĵoj laŭ la agado aŭ tute superfluaj, kiel povas konveni en literaturo.

Ankaŭ pejzaĝoj povas esti tre diversaj, ekzemple urba aŭ kampara, mara aŭ havena, loĝata aŭ senhoma. Unuakaze povas temi pri priskribo de hejmo, tiukaze ĉu nur ekstera ĉu ankaŭ interna. Tiukaze povas temi pri ĉambro kie okazos agado: tio oftas en realisma romano.

Sentoj kaj ideoj povas esti diversaj, laŭ la persono, kiu povas esti ankaŭ rakontisto.

Kutime priskriboj, ekzemple en romano, estas ne puraj sed miksitaj. Oni vidu ekzemple de Vojaĝo al Kazohinio de Sandor Szathmari tiun priskribon, kie aperas kune pejzaĝo, bestoj, sentoj, personoj, ktp. Oni konstatu ankaŭ, ke la tempo estas haltigita dume.

"La aero estis varmeta kaj ŝarĝita per odoroj. La Luno majeste leviĝis el la ondoj kaj rompiĝinte sur tiuj en mil pecojn, ĝi dancis la dancon de la nimfoj. La maro kun sia eterna muĝo karesis la bordon kaj sur la rokoj, dividiĝinte en mil perletojn, refalis, kiel fea vualo. Malproksime la akvo luladis strangajn birdojn kaj la grilo ĉirpis sub longbuklaj arboj. Mian koron plenplenigis la ebria sopiro, la volo al la vivo, dum la hinoj senvorte promenadis solaj, sidis, aŭ kuŝis, eĉ rigardon ne ĵetante al la disvolviĝinta poezio de la naturo.