Galahad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Galahad
Galahad laŭ George Frederick Watts
Galahad laŭ George Frederick Watts
literatura rolulo
Verko Artura legendo
Informoj
Originala nomo Galahad
Eble sama Gwalchafed
Sekso vira
Okupo kavaliro
Patro Lanceloto
Patrino Elaine of Corbenic
vdr

Galahad, kavaliro de Reĝo Arturo kiu vidis la Sanktan Gralon.

Li estis la neleĝa filo de Lanceloto kaj Elaine, filino de la fiŝista reĝo, kaj famis pro sia ĉasto kaj kavalireco. Elaine estis trompinta Lanceloton por ke li amoru ŝin, kaj, eltrovinte la veron, Lanceloto forlasis ŝin.

Dum sia infaneco Galahad estis prizorgata de sia pra-onklino, kiu estis abatino. Kiam li plenaĝis, Lanceloto kavalirigis lin kaj venigis lin al la kortego de Arturo dum Pentekosto. Ne konsciante la riskojn, Galahad promenis inter la festenantaj kavaliroj kaj sidis en la Siege Perilous ("danĝera seĝo"), rezervata por la kavaliro kiu sukcese trovos la Sanktan Gralon: ĉiu alia kiu sidiĝus tie tuj mortus. Galahad ne mortis. Tiam Arturo petis, ke li fortiru glavon de ŝtono, kaj, post kiam Galahad facile faris tion, Arturo deklaris, ke Galahad estas la plej bona kavaliro de la mondo. Sekvis mirakla vizio de la Gralo, kaj la serĉo de tio komenciĝis.

Dum la serĉo Galahad montris nekredeblan bravecon, kaj pro sia pieco ĝuis bonan fortunon. Senpene li venkis rivalojn, kaj kun senhezita firmeco li kondukis la aferon. Fine li, Parsifalo kaj Bors vidis la Gralon, kaj li estis forprenata al la ĉielo dum liaj akompanantoj restis sur la tero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]