Kiraso
Jump to navigation
Jump to search
Kirasoj estis la partoj de armaĵoj kiuj kovris bruston kaj dorson.[1]
Kiraso devenas de la franca cuirasse, litere ledaĵo, kiu nur poste signifis ankaŭ metalajn ŝirmilojn. Laŭ Francisko Azorín kiraso estas Metala, foje leda armaĵo ŝirmanta la bruston k. la dorson, ofte arte prilaborita. Armaĵo, protektilo de io.[2] Li indikas etimologion el la latina coratia, el corium (ledo).[3]
Bildaro[redakti | redakti fonton]
Plata supra armaĵo, kun kirasoj kaj aliaj partoj, en la muzeo Zwinger en Dresdeno
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ PIV [1] Alirita la 22an de Aprilo 2017
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 111.
- ↑ Azorín, samloke.