Ekskaliburo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Excalibur)
Kiel la kavaliro, Bedivere ĵetas la glavon Excalibur en la akvon. Bildo de Aubrey Beardsley, 1894.
Excalibur fare de Howard Pyle (1902).

Ekskaliburo (En la angla Excalibur; en la kimra, Caledfwlch; en la kornvala, Calesvol (en moderna kornvala: Kalesvolgh); en la bretona, Kaledvoulc'h; kaj en la latina, Caliburnus) estis la legenda glavo de Reĝo Arturo.

Iuj verkistoj diris ke Arturo eltiris Excalibur el ŝtono, kion nur la vera reĝo povus fari, dum turniro ĉe Londono, kaj pro tio iĝis reĝo. Aliaj, ke la Damo de la Lago donis ĝin al Arturo post kiam li iĝis reĝo. Laŭ pluraj versioj de la legendo, kiam li estis mortanta Arturo ordonis al Bedivere ĵeti Excalibur en la lagon el kiu ĝi venis, kaj brako de Damo leviĝis el la akvo por kapti ĝin.

Laŭ multaj verkistoj, la glavo estis ambaŭflanke gravurita: sur unu flanko estis la vortoj "Prenu min"; sur la alia, "Forĵetu min". La klingo forte brilis, tiom kiom tridek torĉoj, kaj blindigis la malamikojn de Arturo. La ingo de Excalibur povis protekti kontraŭ vundoj. Iuj diris ke la Feino Morgane ŝtelis la ingon kaj ĵetis ĝin en lagon: ĝi neniam plu videblis.