First Knight

El Vikipedio, la libera enciklopedio
First Knight
filmo
Originala titolo First Knight
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1995, 7 sep. 1995
Ĝenro aventura filmo, filma dramo, kavalira filmo, agfilmo, amafera filmo, milita filmo, medieval film
Kameraado Adam Greenberg
Reĝisoro(j) Jerry Zucker
Scenaro William Nicholson
Filmita en Pinewood Studios
Loko de rakonto Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Muziko de Jerry Goldsmith
Rolantoj Sean Connery • Richard Gere • Julia Ormond • Ben Cross • Liam Cunningham • John Gielgud • Alexis Denisof • Christopher Villiers • Stuart Bunce • Jonathan Cake • Mark Ryan • Rob Brydon • Sacha Bennett • Ralph Ineson • Valentine Pelka • Colin McCormack • Angus Wright
Produktinta firmao Zucker Brothers Productions 
Columbia Pictures
IMDb
vdr

First Knight (Unua kavaliro) estas brit-usona mezepoka amafera drama filmo de 1995 pri la Artura legendo reĝisorita de Jerry Zucker. En la filmo stelulas Sean Connery kiel la Reĝo Arturo, Richard Gere kiel Lanceloto, Julia Ormond kiel la Reĝino Ginevra kaj Ben Cross kiel Maleagant.

La filmo sekvas la amaferon de fripona Lanceloto kun Lady Ginevra de Leonesse, kiu estas edziniĝonta al la Reĝo Arturo de Kameloto, dum la lando estas minacata de la malica kavaliro Maleagant. La filmo elstaras ene de la Artura kinarto pro sia manko de magiaj elementoj, kaj uzado de la materialo de Chrétien de Troyes por intrigaj elementoj kaj la granda aĝo-diferenco inter Arturo kaj Ginevra.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Lanceloto (Richard Gere), vaganta glavisto, kiu batalas en dueloj ĉe vilaĝoj por mono. Lancelot atribuas sian lertecon al sia manko de priokupado ĉu li vivas aŭ mortas. Ginevra (Julia Ormond), reganto de Lyonesse, decidas edziniĝi al Arturo pro sia admirado kaj pro la celita sekureco kontraŭ Maleagant, kiu atakas vilaĝon. Survoje al Kameloto, Lanceloto savas ŝin kaj malhelpas la embuskon de Malageant kiu klopodas por kidnapi ŝin. Li enamiĝas de Ginevra, kiu malakceptas siajn avancojn. Ginevra restas fidela al sia engaĝiĝo.

Poste, Lancelot alvenas al Kameloto kaj sukcesas en defio de obstakloj. Li krome kunsidas kun Arturo. Impresita de la kuraĝo de Lanceloto kaj kortuŝita pro sia malprudento kaj libereco, Arturo montras la Rondan Tablon kiu simboligas vivon de servo kaj frateco, kaj avertas Lancelot ke viro "kiu neniom temas estas viro kiu nenion amas". Tiun nokton, la sbiroj de Malageant alvenas al Kameloto kaj kidnapas Ginevra al la sidejo de Malageant, kie ŝi estas retenita kiel ostaĝo. Lanceloto venas kiel mesaĝisto al Malageant kaj savas ŝin por revenigi ŝin al Kameloto. Lanceloto klopodas seksallogi ŝin malsukcese.

Dankeme, Arturo proponas al Lanceloto postenon ene de la Kavaliroj de la Ronda Tablo, meze de la protestoj de la aliaj kavaliroj (kiuj suspektas pri li), kaj de Ginevra (kiu luktas kontraŭ siaj amsentoj por li); Lancelot akceptas kaj prenas la sidlokon de la malamikiĝinta Malageant ĉetable. Arturo kaj Ginevra geedziĝas, sed venas mesaĝisto de Lyonesse (la regno de Ginevra), ke Malageant invadisĝin. Arturo portas siajn trupojn al Lyonesse kaj venkas kontraŭ Malageant. Lancelot ricevas respekton de la aliaj kavaliroj pro sia lerteco batale.

Lancelot sentas sin kulpa inter siaj sentoj por la reĝino kaj la fidelecon al Arturo kaj private li anoncas sian foriron, ŝi bedaŭras kaj oni petas kison, kiu iĝas pasia brakumo, kaj ĝuste tiam la reĝo surprizas ilin. Kvankam Ginevra asertas, ke ŝi amas kaj Arturon kaj Lanceloton - kvankam diferencmaniere - ambaŭ estas akuzitaj je perfido. La publika pruvo en la granda placo de Kameloto estas interrompita per surpriza invado fare de Malageant, por bruligi Kameloton kaj mortigi Arturon, se li ne ĵuras fidelecon. Tamen, Arturo ordonas al siaj subuloj luktadi, kaj la homoj de Malageant sagopafas. Okazas batalo inter la homoj de Malageant kaj la soldatoj de Kameloto kun la lokanoj, kaj Lanceloto kaj Malageant kunfrontas. Senarmigita, Lanceloto prenas la falitan glavon de Arturo kaj mortigas Malageant. Kameloto venkas, sed Arturo mortas pro siaj vundoj. En sia mortolito, li petas al Lanceloto zorgi por li, reference kaj al Kameloto kaj al Ginevra. La filmo finiĝas montrante funebran bruliĝantan flosilon kiu portas la korpon de Arturo flosante al maro.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Richard Gere kiel Lanceloto.
  • Julia Ormond kiel Ginevra.
  • Sean Connery kiel Reĝo Arturo.
  • Ben Cross kiel la Princo Malageant.
  • John Gielgud kiel Oswald.
  • Liam Cunningham kiel Sir Agravaine.
  • Christopher Villiers kiel Sir Kay.
  • Valentine Pelka kiel Sir Patrise.
  • Colin McCormack kiel Sir Mador.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo First Knight en la angla Vikipedio.