Ĉasado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ĉasado estas la serĉado, sekvado, kaptado, mortigo kaj utiligo de ĉaseblaj sovaĝaj bestoj. Preskaŭ ĉie en la mondo ekzistas leĝoj, kiuj reguligas, kiam kiu rajtas ĉasi kion - Ĉasado nepermesata nomiĝas "ŝtelĉasado".

"La novembro", olea pentraĵo de Joachim von Sandrart, 1643.

Motivoj[redakti | redakti fonton]

Ĉasado havas siajn motivojn en diversaj kialoj:

  • ekhavo de nutraĵoj
  • ekhavo de ĉiuspecaj bestopartoj (ekzemple feloj aŭ kornoj)
  • libertempa hobio
  • ekonomiaj kialoj ne rekte ligitaj al la ĉasado: ekzemple la redukto de la nombro de aprojkunikloj, kiuj damaĝas agrikulturajn kultivejojn, aŭ la (en Eŭropo malofta) mortigo de urso, kiu - kvankam ekologie protektinda - fortimigas turistojn
  • ekologiaj kialoj (tenado de la natura ekvilibro inter la bestospecioj, kiam rabobestoj en la regiono tro malmultiĝis, aŭ batalado kontraŭ bestaj epidemioj).

Ankaŭ nuntempe tiuj kvin motivoj ofte intermiksiĝas. Tamen de ĉiam krom la mortigo de ĉaseblaj bestoj la dua tradicia tasko de ĉasado estis la zorgado pri tiuj bestoj. Ekzemplo por tio estas dumvintra helpa nutrado de arbaraj bestoj, aŭ la starigo de bariloj ĉe aŭtoŝoseoj en bestoriĉaj arbaroj, kiu iom malhelpu mortadon de bestoj (kaj homoj) pro kolizioj kun aŭtoj. Inter ekologie interesitaj homoj regas disputoj pri la dezirindeco de tiuj metodoj.

Krom tio la zorgado pri ĉaseblaj bestoj inkluzivas ĝeneralajn naturprokektajn agojn, kiuj protektu naturajn vivoregionojn sen rekta rilato al la ĉasbestoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo el la "horlibro de la duko de Berry", Francio, 15-a jarcento.
Râjâ Râm Singh la 2-a dum ĉasado (Hindio, ĉirkaŭ 1830).

Deveno[redakti | redakti fonton]

Jam en la frua ŝtonepoko la homoj ĉasis - ĝenerale oni karakterizas la tiu-epokajn homojn kiel "ĉasistoj kaj kolektistoj". La ĉasado ne nur liveris viandon manĝeblan, sed ankaŭ ostojn necesajn por farado de ĉiuspecaj iloj, kaj felojn por vestado.

Kiam la homoj pli kaj pli ekhavis konstantajn loĝlokojn kaj pli kaj pli ekhavis dombestojn, kiuj liveris viandon, ostojn kaj felojn (kaj aldone lakton, lanon kaj ovojn), la graveco de ĉasado malkreskis. Jam en la antikvaj altkulturaj civilizacioj la ĉasado estis rigardata luksa kaj distra hobio, kiun flegis ne plu ĉiuj, sed nur elektitaj homoj. Tamen ekzistis ĉasaj kultoj por antikvaj dioj, kiuj aparte rilatis al ĉasado - kiel la greka diino Artemisa kaj la romia diino Diana. Ankaŭ la katolika eklezio rapide nomumis sanktulon respondecan por ĉasado, la sanktan Huberton.

En la mezepoko la ĉasado estis privilegio de la nobelaro, de altaj ŝtataj kaj ekleziaj postenuloj. El tiu tempo fontas distingo inter "alta ĉasado" de grandaj bestoj kiel cervoj, kiu estis ekskluziva privilegio de la nobelaro, kaj "malalta ĉasado" de ekzemple leporoj kaj fazanoj, je kiu rajtis pli da homoj. La plej multaj reĝoj havis teritoriojn, kie nur ili mem rajtis ĉasi, kaj aparte aprezis tiun lukson.

Nuntempe pri la ĉasado en Eŭropo okupiĝas privatuloj, kiuj registriĝis kiel posedantoj de arbara teritorio kaj kiel ĉasistoj en tiu areo. Ĉar la leĝoj en pluraj landoj, ekzemple en Germanio, ne antaŭvidas ĉasadon sen posedo de arbara teritorio, la posedantoj de tiaj teritorioj multloke fondis ĉasajn kooperativojn kaj lu-donas la rajton je ĉasado al pliaj personoj. Tio ankaŭ ebligas turisman ĉasadon en teritorioj, kie la hobiaj ĉasantoj nur ferias.

Tradicioj[redakti | redakti fonton]

En plej multaj landoj ekzistas ĉasistaj tradicioj pludonataj de generacio al generacio. En pluraj lingvoj, ekzemple la germana, ekzistas aparta ĉasista lingvaĵo. La vestaĵoj de ĉasistoj estas difinitaj, plej ofte verdaj, kaj en Eŭropo la ĉasistoj flegas muzikadon per difinitaj kornaj muzikiloj.

Ĉasistoj en fabeloj kaj aliaj rakontoj[redakti | redakti fonton]

Pli ol multaj aliaj profesioj, la ĉasistoj aperas en sennombraj, aparte eŭropaj, fabeloj kaj aliaj rakontoj, ofte en idealigita formo. Multaj eŭropaj fabeloj finiĝas per tio, ke iu ĉasisto alvenas kaj savas la bonajn personojn de la rakonto (ekzemple el la faŭko de "malbona lupo").

Tamen en la alpaj landoj ankaŭ ekzistas popolaj rakontoj, kie la ĉasistoj havas negativan rolon. Laŭ la percepto de la popolo la arbaroj devus aparteni al ĉiuj, kaj la ŝtelĉasado fare de ne-nobeloj, kvankam kontraŭleĝa, estis rigardata morala rajto. Aparte dum la tempo de la absolutisma regado de la nobelaro, kaj la nekontenteco de la simplaj homoj pri tiu situacio, ŝtelĉasistoj en rakontoj de tiu regiono ofte aperis kiel herooj kaj la oficialaj ĉasistoj kiel malŝatataj helpantoj de iu nobelo.

Ĉasado nuntempe[redakti | redakti fonton]

Ĉasisto kun du kaptitaj neĝleporoj.

Kvankam ĉasado estas unu el la plej malnovaj agoj de la homaro, dum la evoluo de la historio profunde ŝanĝiĝis kaj la kondiĉoj por ĉasado kaj la sinteno de la socio al la temo.

En la vivregionoj de la civilizitaj landoj, kies neloĝataj areoj grandparte uziĝas por industria agrikultura produktado de nutraĵoj, ĉaseblaj bestoj facile rigardeblas kiel "ĝenaj" kaj "forigendaj" - estaĵoj, kiuj "kaŭzas" trafikakcidentojn kaj detruas estontajn homajn manĝaĵojn, sen ke ilia rekta utilo por la homoj pli ol rekompensus tiujn ĝenojn. Tamen ĝenerale ne la konscia kontraŭbatalo de iuj sovaĝaj bestoj, sed la simpla forigo de la naturaj vivregionoj pro la asfaltigo kaj industrie agrikultura utiligo de ĉiam pli da grundo reduktas multajn bestospeciojn ĝis ilia malapero.

Nur antaŭ mallonge la ekscio disvastiĝis, ke la "moderna ĉasado" aŭ la "manaĝado de sovaĝaj bestoj" devas havi la celon, laŭeble bone stabiligi ekologian ekvilibron inter la diversaj bestospecioj en konsidero al la por bestoj pli malfacilaj nunaj vivkondiĉoj kaj sen malaperigo de iuj specioj - pli ol gravus la kolektado de trofeoj aŭ la sistema favorado de "bonaj" bestospecioj super "malbonaj" specioj.

Diversaj historiaj metodoj de ĉasado[redakti | redakti fonton]

Dum la historia evoluo ekestis plej diversaj specoj de ĉasado, kiuj ĉiuj en iuj situacioj aŭ dum ĉasado de iuj difinitaj bestospecioj aparte taŭgas.

La plej gravaj metodoj estas:

Unuopa ĉasado[redakti | redakti fonton]

  • Serĉado: Helpe de hundo ĉasisto traserĉas kamparajn aŭ arbarajn areojn en espero trovi fuĝantajn bestojn. Tiu metodo taŭgas por ĉasado de leporoj, kuniklojfazanoj.
  • Atendado: La ĉasisto senmove kaj laŭeble sensone atendas en bone superrigardebla loko, ofte sidante sur altigita kaj kamuflita ligna seĝo. Se besto pasas, eblas trankvile observi ĝin kaj decidi, ĉu pafi aŭ ĉu ne. Tiu metodo taŭgas por ĉasado de pli grandaj arbaraj bestoj, ekzemple cervojaproj, kaj de rabobestoj, ekzemple vulpoj.
  • Kaŝiro: La ĉasisto laŭeble silente kaj kun malrapidaj movoj iras tra la ĉasa areo, kaj serĉas spurojn de bestoj. Tiu serĉado de spuroj plej taŭgas, se ĵus falis neĝo kaj la freŝaj spuroj de bestoj aparte bone videblas.

Grupa ĉasado[redakti | redakti fonton]

  • Persekuto: Metodo de grupa ĉasado, dum kiu pluraj laŭtaj homoj kaj hundoj celas fuĝigi etajn bestojn en konkretan direkton, kie kaŝite kaj silente atendas ilin la ĉasistoj. Vidu ekzemple la tipon Hundoforta ĉasado.
  • Movigo: Pluraj homoj, plej ofte sen hundoj kaj sen la tasko esti aparte laŭtaj, trairas ĉasan areon kaj celas movigi pli grandajn ĉasbestojn, ekzemple cervojn. Ĉar multaj bestoj, krom se en paniko, preferas ĉiam samajn vojojn en la arbaro, eblas antaŭdiveni, en kiu loko - povus aperi iu - ne stresita kaj nenion suspektanta - besto, kaj en tiu loko kaŝatendas la ĉasistoj.

Pliaj historiaj ĉasaj metodoj[redakti | redakti fonton]

Ĉasado per falkoj en la libro Très Riches Heures, Francio, ĉirkaŭ 1415.
"La predo" aŭ "Ĉasado per hundoj", olea pentraĵo de Gustave Courbet, 1857.
  • Kaptiloj: La ĉasado per kaptiloj preskaŭ ĉie estas aparte severe leĝe regulita. Diferenceblas kaptiloj, en kiuj la kaptitaj bestoj restas vivaj, kaj aliaj, kiuj mortigas la ĉasatan beston. En tre grandaj ĉasareoj, ekzemple en norda Kanado aŭ Siberio, la profesiaj kaptilistoj foje nur revenas post pluraj tagoj kaj tiam kontrolas, ĉu en la kaptilo kaptiĝis bestoj. Se kaptita besto tiam jam estas morta dum pluraj tagoj, la viando ne plu manĝeblas, sed jes ja uzeblas la felo, kaj tio ĝenerale plej interesas la kaptilistojn.
  • Kurĉaso: La kurĉaso de bestoj fare de rajdistoj kaj multaj hundoj en ekzemple Germanio jam de longe malpermesatas. En Anglio tiu tre prikritikata ĉasa metodo post multaj protestoj malpermesiĝis nur dum 2004. Vidu ekzemple la tipon Hundoforta ĉasado.
  • Ĉasado per rabobirdoj: Plej ofte temas pri dresitaj falkoj, kiuj por sia mastro ĉasas etajn bestojn. La mezepokaj nobeloj parte aprezis tiun metodon de ĉasado.

Krom tiuj, universalaj, ĉasaj metodoj en diversaj regionoj ekzistas aŭ historie ekzistis apartaj regionaj tradicioj pri ĉasaj teknikoj.çuatsuporra

Kritiko kontraŭ ĉasado[redakti | redakti fonton]

Dum la lastaj jardekoj en la industriigitaj landoj tre plifortiĝis kritiko je ĉasado ne aparte severe observanta ekologiajn kriteriojn. Iuj kritikantoj tre kontraŭas ekzemple la vintran helpan nutradon de sovaĝaj bestoj, kiu subtenus nenaturan plimultiĝon de iuj bestoj. Defendantoj de tiu vintra helpa nutrado argumentas, ke kompreneble la ekologiaj sistemoj ĉiukaze ne plu estas netuŝitaj, ekzemple ĉar rabobestoj kiel lupoj kaj ursoj praktike malaperis, sed precipe ĉar la multaj stratoj, aliaj konstruaĵoj kaj la industriece agrikulture utiligataj kampoj ĉiukaze tiom malfavore ŝanĝis la vivkondiĉojn de sovaĝaj bestoj, ke ekvilibrigo per ekzemple aldona nutra helpo estas permesebla kaj necesa.

Fakte science ne ekzakte eblas objektivigi, kio estas la "ĝusta" ekvilibro inter diversaj specioj da bestoj, kaj kiu reguligo montros ekzakte kiun rezulton. Ĉu la teknikoj influi la nombron de sovaĝaj bestoj en industriaj landoj estas subtenindaj malgraŭ tiu neekzakteco, restas ekologie disputata demando. Konsento inter preskaŭ ĉiuj ekologiistoj tamen regas pri tio, ke nepermeseblas radikalaj agoj de ekstremaj naturprotektantoj kontraŭ ĉasistoj - kontraŭbatalo de ĉia manipulado de sovaĝaj bestoj ne pravigas perforton kontraŭ homoj.

Tute alia kritiko kontraŭ ĉasado fokusigas la relative multajn akcidentojn dum ĉasado, plej ofte pro tro senzorga manipulo de pafiloj, kaj la ne sufiĉe atenta studado de la cela tereno antaŭ pafo. En Germanio, kiu havas aparte severajn ekzamenojn por ĉasistoj, okazas pli ol 800 severaj akcidentoj pro misa pafado dum ĉasado, do po unu akcidento por 100.000 enloĝantoj jare, kaj en eŭropaj landoj kun malpli severaj ekzamenoj la nombroj ankoraŭ pli altas.

Ĉasa turismo[redakti | redakti fonton]

Historie famaj regionoj por ĉasado estis ekzemple la preskaŭ senhomaj arbaroj de la germana regiono Orienta Prusio (la nuna Kaliningrada regiono inter Pollando kaj Litovio) antaŭ la dua mondmilito, aŭ la erikejo Schorfheide ['Ŝorfhajde] norde de Berlino. Feriantoj turisme ĉasas en Slovakio, Pollando, la baltiaj ŝtatoj, Rumanio, Ukrainio aŭ en Rusio, sed ankaŭ en multaj regionoj ekster Eŭropo. La komerciigo de la ĉasado en tiuj regionoj unuflanke havigas monon, kiu elspezeblas por mediprotektaj projektoj, sed aliflanke ofte rezultigas tro intensan ĉasadon kaj sekve tro fortan malpliiĝon de la ĉaseblaj bestoj, kio siavice sekve malkontentigas la ĉas-turistojn. Tiun fenomenon dum la dua duono de la 20-a jarcento spertis aparte la landoj de centra Afriko, kie tamen sekve aparte intense (kaj relative sukcese) estis studataj la eblecoj de "manaĝado de kontrolata ĉasado".

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri ĉaso en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Al bona ĉasisto iras mem la besto. 
  • Citaĵo
     Festeno kaj ĉaso kaj da ŝuldoj amaso. 
  • Citaĵo
     Kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. listo de zamenhofaj proverboj


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.