Saltu al enhavo

Loĝloko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loĝloko
jura koncepto
regulo Redakti la valoron en Wikidata
signifa loko • loĝdomo
vdr

Loĝlokodomicilo[1] estas jura nocio markanta lokon, kie homo kiel fizika persono daŭre restadas, kie li vere loĝas (manĝas, dormas kaj plej restadas, ne necese laboras, kio rilatas al laborloko). En la ĉeĥa juro la privatjura nocio "loĝloko" diferenciĝas de publikjura nocio "daŭra restado", kiu havas nur registran karakteron, kvankam ofte povas temi pri la sama adreso. Rilate al tio, ke daŭreco estas baza karakterizo de la loĝloko, estas iam uzata nocio daŭra loĝloko pleonasmo.

Por pli ĝenerala senco kaj pro la nepreciza signifo de la vorto "loko",[2] ĝi povas referenci ĉu al la propra hejmo (respektivo domo), ĉu al domareto en disa areo, submunicipo, municipo, urbo ktp.

  1. Laŭ PIV domicilo estas loko, kiu estas rigardata kiel la laŭleĝa restadejo de persono [1]
  2. Nek "loko" [2] nek "loĝi" [3] havas en PIV referencon al domo en siaj priskriboj, "domo" aperas nur ene de iu ekzemplo en "loko" kaj tute ne en "loĝi" kie oni referencas al urbo, strato kaj etaĝo.