Pafo

Pafo estas la procezo dum ĵeto de objekto per tiucela ilo, ekzemple arko, svingoĵetilo, katapulto aŭ pulvopafilo, kiu rapidigas la pafaĵon.
La kutimaj celoj estas vundi aŭ mortigi vivaĵon (batalo, ĉaso, krimo kaj ties kontraŭbatalo) fari minacon (memdefendo, prizorgado de la publika ordo) aŭ pro sporto.
La leĝa difino kio estas pafilo aŭ ne (ekz. rilate al svingoĵetilo) kaj la rajto kunporti aŭ posedi pafilojn estas internacie tre diverse regulitaj.