Pafarmilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Revolvero Smith & Wesson por militista aŭ polica uzo.

Pafarmilopulvopafilo (Revo) estas tipo de armilo, kies kineta energio venas per eksplodeto de kemiaĵo en la pafaĵo. En malnovaj pafiloj, la kemiaĵo estis pulvo, nuntempe oni uzas senfuman pulvon. En multaj lingvoj oni uzas la formon fajropafilo.

Usona marsoldatino pafas al celo.

Pafarmilo estas portebla pafilo, nome pafebla armilo kiu lanĉas unu aŭ pliajn pafaĵojn ofte lanĉita pere de la agado de eksploda forto.[1][2][3] La unuaj prapafiloj estis inventitaj en Ĉinio en la 13a jarcento kiam la unu-persona portebla lanco estis kombinita kun pafaĵoj.[4] La teknologio laŭgrade disvastiĝis tra la resto de Orienta Azio, Suda Azio, Meza Oriento kaj poste en Eŭropon. En plej antikvaj pafiloj, la elpelanto estis tipe nigra pulvo, sed modernaj pafiloj uzas senfuman pulvon aŭ aliajn alpelantoj. Plej modernaj pafiloj (kun la notinda escepto de senstriaj pafiloj) havas strihavajn paftubojn por havigi turnomovon al la pafaĵo por plibonigi flugostabilecon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉina man-kanono de la dinastio Yuan (11a jarcento).
Mankanono, ilustraĵo el la manuskripto "Belli Fortis" de Konrad Kyeser, 1400

Oni diras ke la unuaj prapafiloj estis inventitaj ĉirkaŭ la jaro 1250 en Ĉinio kiam la hom-portebla pafebla lanco (bambuo aŭ metaltubo tra kiu oni povus pafi bruligita pulvo) estis kombinita kun pafaĵoj kiaj metaleroj, rompitaj porcelanaĵoj, aŭ sagoj.[4][5] Historiisto W.H.B. Smith diras ke la Greka fajro antaŭis la komencan ĉinan teknologion je ĉirkaŭ 600 jaroj kaj ke la origino de pulvo kaj pafiloj estas nekonata ĉar registroj estis mistradukitaj kaj miscititaj.[6]

La unua bildigo de pafarmilo estas skulptaĵo en kaverno en Sichuan, Ĉinujo. La skulptaĵo datiĝas de la 1100-aj jaroj kaj estas tiu de persono portanta vazforman bombardilon kun flamoj kaj kuglego elirinta[7]. La plej malnova konservita pafilo, farita el bronzo, estis datita de 1288, ĉar oni trovis ĝin en ejo en la nuntempa distrikto Acheng en Hejlongĝjango, en nordorienta Ĉinujo, kie la Yuan Shi raportas pri bataloj en tiu epoko[8]. La pafilo havis tubon de 6.9 coloj kaj diametro de 1 colo, pulvujon de 2.6 coloj kaj tenilon. Ĝi estis 13.4 colojn longa kaj 7.8 funtojn sen la tenilo, kiu estus farita el ligno.[9]

Eŭropanoj, araboj kaj koreanoj kreis pafilojn en la 1300-aj jaroj[10]. Turkoj, irananoj kaj hindoj havis pafilojn antaŭ la 1400-aj jaroj, kiujn ili ricevis ĉiam rekte aŭ malrekte de eŭropanoj[10] La Japanoj ne akiris pafilojn ĝis la 16a jarcento, kaj tiam el Portugaloj pli ol el la Ĉinoj.[10]

La disvolviĝo de pafiloj akcelis dum la 1800-aj jaroj kaj en la 1900-aj jaroj. Kulas-havado iĝis pli malpli universala standardo por la ŝarĝado de plej man-tenataj pafiloj kaj plue estas tia kun kelkaj notindaj esceptoj (kiaj haŭbizoj). Anstataŭ ŝarĝi unuopajn ŝarĝojn en armoj, oni adoptis stokejojn tenantajn multajn municiojn - tio helpis rapidan reŝarĝadon. Aŭtomataj kaj duon-aŭtomataj pafmekanismoj signifas ke nura sola soldato pafis multajn fojojn en unu minuto pli ol unuŝarĝa armilo povus pafi dum la daŭro de tuta batalo. Polimeroj kaj alojoj en pafilkonstruado faris armilojn progrese pli malpezaj kaj tiele pli facile aranĝeblaj. Municio ŝanĝis dum la jarcentoj el simple metalaj bulformaj pafaĵoj kiuj sonorilis la paftubon al kugloj kaj kartoĉojn fabrikitajn je alta precizeco. Speciale en la pasinta jarcento partikulara atento estis dediĉita al akurateco kaj al klopodoj por fabriki armilojn pli akuratajn ol iam ajn antaŭe. Pli ol ajn sola faktoro, pafiloj estis plinombritaj ĉefe pro la alveno de amasproduktado - ebligante armilfabrikantojn produkti grandajn kvantojn de armiloj je konsista standardo.

Specoj[redakti | redakti fonton]

Pistolo Sig-Sauer P-220

Manpafarmiloj[redakti | redakti fonton]

Fusilo Baker.

La plej malgranda pafarmilo estas la manpafarmilo aŭ pistolo. Ekzistas el ili tri kutimaj tipoj: unupafaj pistoloj, revolveroj kaj duonaŭtomataj pistoloj.

Manpafarmiloj diferencas de fusiloj pro sia mallongeco kaj manko de ŝultra apogilo. Ili kutime ricevas malpli fortajn kartoĉojn kaj povas esti unuope aŭ duope (per ambaŭ manoj).

Fusiloj[redakti | redakti fonton]

Fusiloj historie estis konataj kiel muskedoj.

Nuntempa uzado de pafarmiloj[redakti | redakti fonton]

Kaŝportado en Usono[redakti | redakti fonton]

En Usono, ekde la 1990-jaroj, jam tridek tri subŝtatoj leĝigis, ke polico devas doni al ĉiuj leĝobeintaj civiluloj permesilon porti pafilojn. Laŭe tiu "dev-dona" leĝo (angle "shall-issue law"), ĉiu estas rigardita kiel rajtohava porti pafilon kondiĉe je kelkaj objektivaj kriterioj (ekzemple akcepti trejnadon kaj ne havi registron kriman, mensmalsanan, aŭ drinkulan).

(Tia modelo de juro similas al tio, kio regas ŝoforpermesilojn ekzemple.) En plimultaj ŝtatoj, tia permesilo postulas, ke la pafarmilo devas esti kaŝita ĉiam, inter aliaj kondiĉoj malordinare striktaj en kunteksto de Usona leĝaro. Ĉi tie ankaŭe, kiel en kazo de ŝoforpermesiloj, la ŝtato rezervas al si la rajton kondiĉigi pri la agado koncernita. Kiu uzus tian permesilon, per la fakto mem, tiu akceptas "unu pliigitan respondecon," ĉar laŭ la reganta interpreto jura, kvankam unuflanke la konstitucia "rajto havi kaj porti armojn" havas malmultajn limojn en la propra domo, ĝi submetiĝas al kelkaj limigoj en publiko. Ĝenerale (sed kun multaj esceptoj), oni povas porti publike kaj senpermesile ĉiun laŭleĝan pafilon kiam:

  1. ĝi ne estas ŝarĝita,
  2. ĝi estas kaŝita.

Tamen, praktike, en plej multaj urbaj jurisdikcioj, preskaŭ certe polico baldaŭ aliros al ĉiu nekaŝeportanto, por certiĝi ke la parfilo estas malŝarĝita. Ankaŭe, ĉar ĝenerale estas tre rare porti parfilon malkaŝe, kaj fakte iuj policistoj eĉ nescias ĉu malkaŝa portado laŭleĝas en sia jurisdikcio, ili eble alarmiĝos. Tiele, kaŝportado preferiĝas.

Sekve en Usono estas merkato je pafarmiloj relative grandaj. Kiel efiko, kelkaj pafilaj modeloj estas ĉie. De ĉi tiuj, la vaste plej populara tipo estas la revolvero "kernonaza," kun mallonga tubo. Alia io estas la subkompakta duon-aŭtomata pistolo de malgranda kalibro, ekzemple la pistolo Seecamp (de kalibro .25 aŭ .32 ACP) kaj la Walther PPK (de kalibro .32 ACP). Antaŭe, Aŭstria firmo Glock fabrikis estreme popularajn subpafilojn.

Ĝenerale, sekvantoj de Demokrata Partio pej probable malakceptas pafil-liberalismon. Pli specife, la plej strikta kontrolo troviĝas en grandurbaj jurisdikcioj marbordaj havantaj fortan bazon de demokrataj voĉdonantoj, ekzemple Bostono, Novjorko, Vaŝingtono, Los Angeles, kaj San Francisco. (Ĉikago ne estas marborda, sed estas unu alio.) Tamen, en 1993 estis demokrathegemonia ŝtato Florido kiu faris la unuan "devdonan" leĝon, kaj poste tiu ideo adoptiĝis de aliaj demokrathegemoniaj ŝtatoj, kiaj Vaŝingtonio (kie Seatlo situas) kaj Minesoto. Tie, subtenantoj provas montri ke, sub tiaj leĝoj, krimeco reduktiĝis cirkaŭe 33%. Ilia argumentaro estas disputita, sed iuj sociologoj konkludas same.[11]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Merriam-Webster Dictionary, "Firearm". Merriam-webster.com (2012-08-31). Alirita 2014-04-19.
  2. Firearm, American Heritage Dictionary of the English Language, 4a eldono, 2000, Houghton Mifflin Company. Firearm, Collins English Dictionary – Complete and Unabridged, HarperCollins Publishers, 2003
  3. US Federal Govt ne konsideras aerpafilo kiel pafilo kaj ne reguligas ilin kiel pafiloj
  4. 4,0 4,1 Helaine Selin. (1a de Januaro 1997). Encyclopaedia of the History of Science, Technology, and Medicine in Non-Western Cultures. Springer. ISBN 978-0-7923-4066-9. Alirdato: 30a de Julio 2013. 
  5. Ho Peng Yoke, Helaine, 1a de Januaro 1997, Selin, Encyclopaedia of the History of Science, Technology, and Medicine in Non-Western Cultures, Gunpowder http://books.google.com/books?id=raKRY3KQspsC&pg=PA389 Alirita la 30an de Julio 2013, Springer, isbn=978-0-7923-4066-9 paĝo 389.
  6. Smith, W.H.B., Small Arms of the World, sepa eldono, The Stackpole Company (1962): 3.
  7. Chase, 2003, 31–32
  8. Needham, 1986, 293–294
  9. Chase, Kenneth (2003). Firearms: A Global History to 1700. Cambridge University Press. ISBN 0-521-82274-2. p. 32.
  10. 10,0 10,1 10,2 Chase, 2003, p. 1: "The Europeans certainly had firearms by the first half of the 1300s. The Arabs obtained firearms in the 1300s too, and the Turks, Iranians, and Indians all got them no later than the 1400s, in each case directly or indirectly from the Europeans. The Koreans adopted firearms from the Chinese in the 1300s, but the Japanese did not acquire them until the 1500s, and then from the Portuguese rather than the Chinese."(Japanoj ne posedis pafilojn antaŭ la 1500-aj jaroj. Ili ricevis ilin de portugaloj pli ol de ĉinoj.) Citaĵa eraro Invalid <ref> tag; name "Chase1" defined multiple times with different content; $2
  11. John R. Lott, Jr., More Guns, Less Crime, 3-a eld., Chicago: University of Chicago Press, 2010. Estas plena diskutato kritika, pri kaj la malkontraŭflanko kaj la kontraŭflanko, en angla Vikipaĝo: http://en.wikipedia.org/wiki/More_Guns,_Less_Crime.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Chase, Kenneth (2003), Firearms: A Global History to 1700, Cambridge University Press, ISBN 0-521-82274-2 
  • Crosby, Alfred W. (2002), Throwing Fire: Projectile Technology Through History, Cambridge University Press, ISBN 0-521-79158-8 
  • Needham, Joseph (1986), Science & Civilisation in China, V:7: The Gunpowder Epic, Cambridge University Press, isbn 0521303583 

Referencoj[redakti | redakti fonton]