Kartoĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
M4 karabeno, kun elĵetita kartoĉa kesto videbla en aero
VariousCasings.jpg
Cartridge 30-06.png
7.7 mm Japanese navy.jpg
Papera kartoĉo de Drejze (1866)
Platzpatronen762 9.jpg

Kartoĉo estas cilindra ujeto, el kartono aŭ metalo, kiu estas la kartoĉmantelo, entenanta pulvoŝargon kaj plumberojn, uzatajn por ĉaspafiloj.

En alia senco, ĝi estas kunmetaĵo de kuglingo (ĝenerale el flava kupro) kaj de kuglo, uzata por pistoloj, revolveroj, karabenoj kaj militpafiloj. La kunmuntita pafaĵo aperis en la 19-a jarcento. La unua kartoĉo estis patentigita en 1847 (franca B. Houllier).

La kartoĉego estas kunmetaĵo de obusingo kaj de obuso uzata por rapidpafaj kanonoj.

Kelkaj proksimaj vortoj:

Kuglo: La revolvera kuglo estas produktita el mola metalo; la fusila kaj mitrala kuglo el malmola mantelo kaj mola kerno. La kirasrompaj fusiloj havas kuglon kun kerno el hardita ŝtalo. Por trapenetri la kuglorezistajn veŝtojn, oni uzas polikvarfluoretilene aŭ simile kovritan kuglon. La ĉasfusiloj havas kuglon kun mola pinto. La kuglo pligrandiĝas kaj disiĝas en la vundo kaj tiel ĝi faras pli grandan damaĝon.

La tradician klasikan globforman kuglon anstataŭis en la 19-a jarcento la longa aŭ cilindra-konusa, tn. Minié-kuglo.

Kuglingo aŭ kartoĉmantelo : La kuglingo de la glattubaj fusiloj estas el plasto anstataŭ flava kupro.

Pulvoŝargo:

Plumbero:

Eksplodigilo:

(Patrono: gravulo aŭ sanktulo kiel protektanto)

Haltpotencio[redakti | redakti fonton]

En 90-jaroj en policistaro, okazis en Unoso pasia debato pri la "haltpotencio" (angle stopping power) de diversaj manpafila kartoĉojn. La demando koncernita estis, kia kuglo de kia kalibro povas halti perfortan atakon plej rapide kaj plej fideble? Antaŭ tiame, nur ekzistis onidiraj informoj, sen vere scienca analizo. Diriĝis ke en multakasoj, iuj krimuloj ne haltigitis de kelknombro de .38-kalibra pluma rondanaza kugloj. Jam antaŭ la Unua Mondmilito, la unosa militara adoptis la .45-kalibran pistolon, ĝuste tiel. Tamen, eĉ se polico donigis permeso de sia policestro uzi tian grandan militarpistolon, jam okurantis similaj kasoj. Kiel unu solvo, en 50-jaroj estis inventita la .357 Magnum kartoĉon, kiu efekte estis la antikva .38 kuglo sed ŝargita al duobla ĉambroprema. Tre rapide, policistoj epitetis ĝin "la magian kuglon" pro ĝia nekredebla haltpotenco, eĉ kontraŭ nesentantajn, superfortajn drogemulojn. Aliamode, ĉirkaŭ 1970, la Federacia Oficejo de Enketado (angle FBI) kaj Novjorka Polica Servo (NYPD) ambaŭ eksperimentis plejparte je kuglodizajno, evoluigitis plibonan .38on. Tiu ĉi enhavis plu potencan ŝargon kaj gravan .38-kalibran plumkuglon kun parteplata, kava nazo. Tiu ĉi estas teknike priskribita, kiel "LSWCHP +P," signifante pluman (Lead) parteplatan (Semi-WadCutter) kavanaza (HollowPoint) municion kun plimulto ĉambropremo (+Pressure). La .38 uzatis kunŝate, ĝis la plej fifama interpafado de moderna usona policohistorio, en 1986 en Miami. Du FBI agentoj estis mortigitaj kaj kvin vunditaj de nur du pafantoj, parte ĉar ilia .38-kalibra pliprema municio iel ne haltis la atakulojn.

El tie ĉi komencis projekto por redizajni denove pliefekteblan manpafilkartoĉon, kaj kune komencis debato pri metodaro de juĝado. Fidele al tipo, la FBI panelo elektis laboratorio-bazita metodo. Iliaj scienculoj (kun Martin Fackler estre) farigis specialan gelatenon, kio simulas homakarnon, pafas al ĝin diversajn eksperimentkartoĉojn sub diversaj kondiĉoj, por taksi la ĉies potencion.[1] Samtempe, policaservoj ankaŭ rekonsiderantis siajn manpafilojn, kaj aperis paro da esploruloj, Evan Marshal kaj Ed Sanow, ekspolicoficiroj ambaŭ. Ilia medodo estis statistika. Kolekte policrekordojn pri pafadokazaĵoj, ili provis juĝas la haltpotencion de ĉiatajpa kartoĉo per statistika analizo. Fackler kaj la FBI grupo koncerniĝis plejmulte pri, kuglo penetras kiel profunde? (Estas konsiderinde, ke dum la katastrofa Miami interpafado, unu krimulo (Michael Platt) estis tuj vundita de preskaŭ tutunua pafo. Tamen tragike, ĉar la kuglo veturis unue per la disetendita brako kaj nur poste en la bruston, ĝi haltis nur unu colo (2.5 cm) antaŭ la koro de la krimulo. Nemortigita, Platt kontinuis batali, vundonta sep agentojn kaj absorbonta dekdu kuglojn de kalibro .38 kaj 9mm.) Ili konkludis, ke faras la plej bone estas kuglo relative grava, kaj ne nepre tre rapida. Kontrastaŭe, Marshall kaj Sanow preferis kuglon malgravan sed kiel rapida laŭeble, antaŭ ĉio la .357 Magnum, kiun ili nomigis "la reĝon de la stratoj." Bazite de la eksperimentoj Fackleraj, la FBI evoluigis tutnovan kartoĉon, la "10mm," uzanta mezagraveca kuglon kun extreme forta pulvoŝargo. Sed baldaŭe, agentoj trovis, ke ĝi estas kontrolmalfacile, kaj tial la FBI iomete malfortigis la kartoĉon. Kiu ilia produktis tiel, tiu nomitas la ".40 S&W," kaj jam iĝas la plej komuna ŝargon de polico unosa kaj kanada.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Citaĵa eraro Etikedoj <ref> ekzistas, sed neniu etikedo <references/> estis trovita; $2