Fusilo
Aspekto
| Fusilo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| funkcia klaso de armiloj | |||||
| longa pafilo • personal weapon • pafarmilo | |||||
| |||||
Fusilo estas mana, pulva aŭ pneŭmata armilo kun longa tubo. Se ĝi uzas pulvon, ĝi nomiĝas pafilo.
La Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) klarigas ke temas pri portebla pafilo aŭ armilo, "konsistanta el ligna afusteto kaj ŝtala tubo, pli longa ol tiu de karabeno".[1]
Pafilisto estas speco de soldato en malpezaj infanteriaj unuoj nomataj pafilistoj (angle Riflemen). Ĉi tiu speco de unuo komencis aperi en diversaj formoj en eŭropaj armeoj dum la 18-a jarcento kun la disvolviĝo de la fusilo, kiu havis pli grandan precizecon kaj atingon, postulis pli grandan lertecon por funkciigi kaj ĝia reŝarga tempo estis pli longa ol tiu de la muskedo.
Specoj de fusiloj
[redakti | redakti fonton]- Fusilo Dreyse, uzita en la prusa armeo
- ekzakta aŭ ĉasa fusilo estas fusilo por ĉaso.
- dutuba fusilo estas fusilo, kiu havas du tubojn. Iam ili servis por havi du pafojn sen reŝargo; alia celo estas havi du malsamajn pafaĵojn, ekzemple kuglojn kaj plumban grajnaĵon.
- kanelita fusilo estas fusilo, kiu havas kanelojn en la tubo por rotaciigi la kuglon kaj tiel stabiligi ĝian flugon.
- glata fusilo estas fusilo, kiu ne havas kanelojn en sia tubo.
- pneŭmata fusilo estas fusilo, kiu ĵetas kuglojn per gaso (ĉefe per karbona dioksido aŭ aero).
- aŭtomata fusilo reŝargas sin post la pafo kaj eble (tut-aŭtomata pafilo) eĉ aŭtomate ellasas pliajn pafojn (maŝinpafilo).
- sturmofusilo
- rapidpafa fusilo
- kontraŭtanka fusilo
- karabeno estas malpli longa ol fusilo.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
fusilo Springfield 1903
-
fusilo Lee-Enfield de 1944, kun bajoneto
-
M1 Garand, multuzata dum la Dua Mondmilito
-
malpeza aŭtomata fusilo Sturmgewehr-44
-
SIG 550, alinome F ass 90, sturmfusilo de la Svisa armeo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo fusilo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio - atentu ke la vorto ne enhavas la vortokrean silabon -il- kiel en arm'il'o aŭ paf'il'o, sed en ĝi fusil' estas la vortoradiko.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- anglalingva retejo Nazarian's Gun's Recognition Guide on Bolt Action Rifles, grupo 3, arkivigita en februaro 2006
- anglalingva retejo Nazarian's Gun's Recognition Guide on Bolt Action Rifles, grupo 5, same arkivigita en februaro 2006

