Lanco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ĉasocela lanco kaj tranĉilo, el la Nacia Parko Mesa Verde

Lancoponardego (greke λόγχη, latine hastalancea, germane SpeerLanze, angle spear, france lance, hispane lanza, itale lancia) estas batalilo, konsistanta el longa ligna stango kaj akra (fera) pinto, uzata de makedonaj falangistoj, de mezepokaj kaj modernaj kavalerianoj. Sed oni uzas la esprimon ankaŭ por similaj, malpli longaj armiloj, uzataj por ĉasi aprojn, en la submara ĉasado ktp.

Lancoj estas uzataj jam de tre frua ŝtonepoko kaj en diversaj regionoj de la tero.

La plej fruaj trovoj venas el Schöningen (norda Germanio):

Tie estis elfositaj ok ĵetlancoj, kiuj havas aĝon de 400.000 (aŭ laŭ postaj datigoj de "nur" 270.000) jaroj, kune kun la ostoj de ĉirkaŭ 20 sovaĝaj ĉevaloj. El la trovo oni konkludis, ke jam homo erectus estis ĉasisto[1].

irana rajdisto kun lanco (4-a jarcento)
Polaj ulanoj kun lancoj - en historiaj uniformoj de 1939

Post invento de la piedingo la lanco iĝis ĉefa armilo por kavalerio, dum la lanco por la infanterio estis la pikeo.

La armea kutima ĵet-/piklanco longis 2,5-6 metrojn kun foliforma aŭ glavoforma pinto aŭ mallonga kvareĝa pinto. Ĝi uzatis lastfoje en la Unua Mondmilito (Escepto: La pola armeo uzis lancojn ankoraŭ dum 1939 kadre de la Dua Mondmilito. La brita kaj germana armeoj forigis lancojn dum 1927).

Oni parolas pri lancoforma objekto, se ĝi similas al ferpinto de la lanco (ekz. folio, flamo, fenestro ktp.)

Sporto[redakti | redakti fonton]

Malpezaj ĵetlancoj estas uzataj en atletiko. La lancoj de virinaj ĵetantoj longas inter 2,2 kaj 2,3 metroj kaj pezas 600 gramojn. Lancoj por viroj longas inter 2,7 kaj 2,8 metroj kaj pezas 800 gramojn.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

  • Helebardo estas specifa lanco, kombinita kun batalhakilo.
  • Spontono estas mallonga lanco kun flanka klingo.
  • Ĵetlanco historie estas mallonga lanco, ĵetita per mano aŭ maŝino. Ĵetlanco en la sporto estas lanoforma ĵetilo kun meza mantenilo, uzata en atletismo.
  • Makedonia sariso
  • Sarmata kaj romia kontuso
  • En Antikva Grekio lanco de grekaj hoplitoj (infanteriaj soldatoj).
  • Ĝermana ango
  • Ĝermana frameo
  • Japanaj Naginatao kaj jario
  • Por ĉasado de aproj aprolanco
  • Svisa pikeo
  • Lanceto estas duklinga skalpelo, kirurgia instrumento, konsistanta el pinta kaj akra klingo, uzata por vakcini, incizi ktp.

Ulano estis germana aŭ pola lancisto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. O. Jöris: Aus einer anderen Welt - Europa zur Zeit des Neandertalers. In: N. J. Conard u. a. (Hrsg.), Vom Neandertaler zum modernen Menschen. Ausstellungskatalog Blaubeuren (2005), S. 47-70.