Submara ĉasado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Submara ĉasado estas speco de fiŝkaptado, kiu iome similas ĉasadon sur la tero. Oni naĝas sub la akvo por trovi fiŝon, aŭ alian marbeston; kaj por kapti ĝin, ofte uzas lancon. Kutime portiĝas naĝiloj, plonĝmasko kaj spirtubo.

Submara ĉasisto, Rjukju-insuloj, Julio 2007

Homoj – viroj kaj virinoj [1] - ĉasas fiŝojn submare aŭ por bezono de manĝaĵo, aŭ por sporto, aŭ por komerco, aŭ por akiri specimenojn por scienco.[2] En tropikaj maroj, kelkaj indiĝenoj ĉasas submare por vivteni sin, ofte uzante memfaritan ilaron.

Terminoj kaj historio[redakti | redakti fonton]

Nederlandaj fiŝkaptistoj kun tridentoj en mezepoko

Submara ĉasado (france chasse sous-marine, hispane caza submarina, portugale caça submarina) ankaŭ nomiĝas 'submara fiŝkaptado' (hispane pesca submarina) aŭ 'lanco-fiŝkaptado' (angle spearfishing, germane Speerfischen). Ĉi tiuj esprimoj ne estas tute samsencaj. Laŭ hispana leĝo, se subakviĝita homo kaptas marbeston eĉ per mano, sen lanco, tio ankaŭ estas klasita kiel submara fiŝkaptado (pesca submarina).

La nuna submara ĉasado evoluis el la kutimo trapiki per akrigitaj bastonoj manĝeblajn fiŝojn en malprofundaj akvoj de riveroj, riveretoj, ktp. Tion kutimon oni konas ekde pratempoj. Ankoraŭ hodiaŭ, troviĝas en kelkaj lokoj lanco-fiŝkaptado sen plonĝado.

Metodoj kaj iloj[redakti | redakti fonton]

La plej povaj submaraj ĉasistoj retenas la spiradon por du al kvar minutoj dum ili plonĝas al profundoj de 40 aŭ eĉ 60 metroj. Pli kutime, ĉasistoj retenas la spiradon por proksimume unu minuto kaj plonĝas 15 aŭ 20 metrojn. La uzo de premaerujoj por spiri ankaŭ estas konata, sed ĝi estas multe malpli akceptata de la komunumo de submaraj ĉasistoj. [3]

Dum ĝi movas tra la akvo, lanco malakcelas. Malkiel surtera pafisto, submara ĉasisto devas iĝi pli proksima al la ĉasato. Kelkaj metodoj por alproksimiĝi estas lerneblaj. Ofte oni uzas la naturan scivolon de la fiŝo por logi ĝin.

Inter la iloj uzataj por piki fiŝojn estas

  • la simpla permana lanco, ofte kun elasto ligita. La tridento estas malnova formo de permana fiŝlanco.
  • la havaja katapulto - tubo kun elasto, por ĵeti lancon. Oni uzas ĝin iome kiel pafarkon.
  • la submara fusilo - ĉi tia ilo ankaŭ uzas elaston por ĵeti la lancon, sed havas tenilon kaj ellasilon kiel pulvopafilo. La lanco estas ligita al la fusilo per malpeza ŝnuro. Estas alia speco de submara fusilo, kiu uzas premitan aeron, anstataŭ elasto, por teni energion.

Lanco por fiŝkaptado (kun aŭ sen submara fusilo) ofte havas plurajn pintojn, aŭ renversitajn pikaĵojn, aŭ ambaŭ, por ke la pikita fiŝo ne povas forgliti. La lanco estas simila, sed pli malgranda ol la harpuno, kiu estas ĵetata el boato aŭ ŝipo por kapti balenojn ktp.

Nuntempa permana fiŝlanco kun streĉita elasto.

Ekologiaj aferoj[redakti | redakti fonton]

La submara ĉasisto povas elekti kian fiŝon kapti – ĉi tio estas pli malfacila por fiŝkaptistoj uzantaj kanojn aŭ retojn. Do, kun taŭgaj edukado kaj reguligo, submara fiŝkaptado povas esti pli ekologie daŭrigebla. [4] Tamen, submara ĉasado estas implikita en la loka neniiĝo de specoj de granda fiŝo, ekzemple en la Kariba Maro.[5]

Aŭtoritatoj de kelkaj landoj (ekz. Germanio, Pollando) malpermesas fiŝkaptadon per lanco; en aliaj ŝtatoj (ekz. Hispanio, Norvegio, Usono, Aŭstralio) ĝi estas permesita kun reguloj. Malpli da lokoj permesas submaran fiŝkaptadon kun spira premaerujo ol sen tio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo pligrande fondiĝas je la artikoloj en la angla, hispana, kaj germana vikipedioj. Vidu ankaŭ da:Snorkel#UV-jagt

  1. Clark, Eugenia. Lady with a Spear, Harper & Brothers, Novjorko 1952 (angla). Kaj vidu la suban eksteran ligilon pri ĉiliaj ĉasistinoj.
  2. Clark, Eugenia. Lady with a Spear, Harper & Brothers, Novjorko 1952 (angla).
  3. Balder, A.P. Sport Diving, Cassell Australia Limited1978, p 123 (angla).
  4. Adam Smith kaj Seji Nakaya. Vidu suban eksteran ligilon.
  5. Roberts, Callum. The Unnatural History of the Sea, Island Press, 2007, p. 238 (angla)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto

Artikolo el Monato pri fiŝkaptado per lanco kaj lumo en Finnlando.

En la angla

Papero donita ĉe la World Recreational Fishing Conference (Tutmonda Konferenco pri Sporta Fiŝkaptado), Darvino, Aŭstralio far Adam Smith kaj Seji Nakaya.

En la franca

En la hispana