Barilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
barilo el lignaj latoj

Barilo estas formo de baro, kiu konstante dividas du areojn. Barilo kutime estas farita el ligno, ŝtono(j), metaloj (gisitaj kaj forĝitaj bariloj) aŭ el plasto. Bariloj, kiuj enhavas ŝtonojn aŭ betonon estas ofte nomataj muroj. Se muroj dividas la partojn de unu konstruaĵo aŭ loĝejo, ili nomiĝas intermuroj.

Bariloj povas esti farbitaj, surlakitaj aŭ rabotitaj ili povas esti:

  1. aŭ vico da lignaj palisoj, fiksitaj en la grundo kaj transverse kunigitaj per drata reto aŭ per latoj,
  2. aŭ vico da palisoj distance starigitaj kaj ligitaj per horizontalaj bretoj respektive latoj, dratopikdrato,
  3. aŭ aranĝo de ŝtonoj, metitaj unuj super la aliaj, lasante liberajn interspacojn (alikaze temus pri muro aŭ mureto).

La funkcio de barilo estas malhelpi la movigon de homoj aŭ bestoj, kaj apartigi ekzemple korton aŭ ĝardenon.

En simbola senco, la vorto "barilo" ankaŭ uziĝas sinonime al ĉiaspeca obstaklo, malhelpilo.

Agrikultura barilo Pensilvanio

Barilo kutime konsistas el ligno, drato kaj/aŭ plasto. Foje ili estas kolore farbitaj aŭ lakitaj. La drato de barilo en multaj kazoj havas plastan kovron, por esti pli veterorezista. Lignospecoj ofte uzataj por bariloj estas stabilaj kiel kastaneo, lariko, kverko, pino aŭ flekseblaj (kaj malmultekostaj) kiel piceo kaj saliko.

Kontraste al muro, barilo estas principe transportebla kaj havas multajn truojn, kiuj ebligas trarigardon (kaj trapason ekzemple de etaj bestoj).

Laŭ Francisko Azorín bari estas Fermi vojon por obstrukcii la pason, iradon, fluon.[1] Kaj li indikas etimologion el kelta "bar" (obstrukcii).[2] Poste li indikas kelkajn rilatajn terminojn, nome la ilo bari kiel barilo, sed ankaŭ kiel barantilo, kaj pli malpli proksimajn sinonimojn kiel bariero, balustrado, palisaro, krado, heĝo, io baranta, barantaĵo aŭ ĉirkaŭbarantaĵo.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 31.
  2. Azorín, samloke.
  3. Azorín, samloke, paĝo 32.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]