Spaliro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉemura spaliro.

Spaliro estas laŭ PIV aŭ vico de fruktarboj, kies branĉoj estas rektlinie, ebene kaj plate alfiksitaj al muro, aŭ latkrado, aŭ etende simila vico de homoj rektlinie starantaj laŭlonge de vojo; kaj laŭ ĉefe la unua signifo oni ebligas la terminon spaliri por aranĝi (ekzemple arbojn) spalire.[1]

Laŭ Francisko Azorín Spaliro estas Vico de vegetaĵoj, floraj aŭ furktaj, kies branĉoj estas plate alfiksitaj al muro aŭ kradaro, kiel ĝardenornamo.[2] Li indikas etimologion el la latina spathula (dorso).[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. NPIV [1] Alirita la 12an de Januaro 2018.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 187.
  3. Azorín, samloke.