Barila funkcio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En limigita optimumigo, barila funkcio estas kontinua funkcio difinita sur aro en kiu estas serĉata la punkto de la optimumo. Valoro de la funkcio je punkto pligrandiĝas al malfinio kiam la punkto proksimiĝas al la rando de la farebla regiono. Ĝi estas uzata kiel ĝustiga termo por enkalkuli la limigojn en serĉon de la optimumo. La du plej komunaj specoj de barilaj funkcioj estas inversaj barilaj funkcioj kaj logaritmaj barilaj funkcioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Nocedal, Jorge; Stephen Wright. (1999) Numerical Optimization - Cifereca Optimumigo. Novjorko: Springer. ISBN 0-387-98793-2.