Krado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Tiu ĉi artikolo temas pri la krado en la ordinara senco - pri aliaj signifoj vidu krado (apartigilo).

Tradicia krado kun bestoformaj detaloj en Prádena, Segovio, Hispanio.
Krado en la katolika Heilig-Kreuz-preĝejo en Aŭgsburgo, Germanio.
Ĵaluzio en kapelo San Ginés de Francelos, Galegio.
Krada barilo en Madrido, Hispanio.

Krado estas vico da lignajferaj stangoj kun pli aŭ malpli grandaj spacoj inter ili. La stangoj povas esti kruce interplektitaj. La kradon oni uzas por ion bari (pordon aŭ fenestron) aŭ apartigi spacojn. Tre ofte ili penumas nakaŭ ornamajn celojn. Se la celo estas ne barilo, sed plie ornamaĵo oni parolas pri ĵaluzio, kiu iam estis ege ornama aĵo el arabaj kaj hispanaj domoj, kaj nuntempe ankaŭ simpla barilo kurtena (NPIV).

Krado laŭ NPIV estas “aro de stangoj, interspace kunigitaj per transversaj samspecaj stangoj, servanta kiel forta barilo”. Ofte oni uzas du krucumitajn tavolojn de stangoj. Ordinare krado havas ĉirkaŭaĵon. Por la materialo ofte oni uzas metalon, sed ankaŭ lignon, ŝtononplaston.

Laŭ Francisko Azorín krado estas Aro da kunplektitaj ferstangoj, seruranta kiel barilo.[1] Li indikas etimologion el la latina crates (krado). Kaj li aldonas la terminojn kradi, por meti kradon ĉe aperturo; kradoponto kaj kradotrabo.[2]

Ekzistas horizontale kuŝantaj kradoj kaj vertikale starantaj gradoj. Krado en la akvomastrumado aŭ industrio por elsarki fremdaĵojn nomiĝas ofte sarkokrado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Farado[redakti | redakti fonton]

La plej ordinara krado estas farata el forĝita ferogisfero, en la mezepoko ankaŭ el latuno. La el metalo faritaj ferajn stangonj, plintojn aŭ bendojn oni fiksis per metalaj bendoj ĉe la intekruciĝoj aŭ per nito . La glatajn stangojn kaj bendojn oni poste ornamis per forĝitaj folioj, floroj, arabeskoj , homaj kaj bestaj figuroj. La kradoj tielmaniere fariĝis artaj produktoj de la forĝista arto. Parte oni ankaŭ orumis la kradojn.

Hodiaŭ la forĝisto uzas por fari kradojn alojon, feron aŭ eĉ puran feron.

Uzado[redakti | redakti fonton]

La forĝistoj faras kradojn por kapeloj, kirkoj, por bari la ĥorejojn kaj navojn, kaj aliaj ejojn en preĝejoj, putoj publikaj konstruaĵoj kiel monumentoj.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Bonaj ekzemploj estas la gotika kradaĵo ĉe la Quintin-Massys-puto en Antverpeno, la kradoj en la katedralo de Freising, la krado ĉe la tombo de Karlo la 4a en Prago kaj la krado ĉe la ponto de Aŭgusteno en Augsburg.

Sekurecrimedo[redakti | redakti fonton]

Apud la uzado kiel ornamaĵo krado ankaŭ estas objekto por sekurigi fenestrojn kaj pordojn (vidu protektkrado). Pordoj kaj fenestroj kun kradoj ekzistas en malliberejoj por eviti fuĝon de la malliberigitoj. Ĉe konstruaĵoj fenestroj kun kradoj protektu la enhavon kontraŭ rompoŝtelo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

arĥitekturo
ceteraĵoj
ĝenerale

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Meyers Konversationslexikon, 1888


Retligoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 118.
  2. Azorín, samloke.