Prádena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prádena
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40165
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 487  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 8′ N, 3° 41′ U (mapo)41.138888888889-3.6883333333333Koordinatoj: 41° 8′ N, 3° 41′ U (mapo) [+]
Alto 1 119 m [+]
Areo 46,33 km² (4 633 ha) [+]
Prádena (Provinco Segovio)
Prádena (Provinco Segovio)
DEC
Prádena
Prádena
Situo de Prádena
Prádena (Hispanio)
Prádena (Hispanio)
DEC
Prádena
Prádena
Situo de Prádena

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Prádena [+]
vdr

Prádena [PRAdena] estas municipo en la sudoriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. Ĝi enhavas ankaŭ la submunicipon Castroserna de Arriba, kiu estis municipo sedependa ĝis sia aliĝo en 1975.​

Prádena en la provinco Segovio.
Groto de Enebralejos.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia ebeneca municipa teritorio okupas totalan areon de 46,33 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 508 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte pli ol 500 el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 45 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Valleruela de Sepúlveda, Castroserna de Abajo, Santa Marta del Cerro, Ventosilla y Tejadilla, Casla, Orejana, Arcones, La Acebeda (Madrid), Braojos (Madrid) kaj Robregordo (Madrid).

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Dum la 15-a jarcento Prádena prosperis pro la komerco de lano kaj la teksa industrio. Multaj lokanoj dediĉis sin la transmigra brutobredado ĉefe suden. La plej flora epoko estis la 17-a jarcento. Tiam oni konstruis la preĝejon de Sankta Marteno, monumenta novklasika edifico konstruita pere de la donacoj fare de la lokaj brutobredistoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj kaj rura turismo plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, la ermitejo kaj la groto de Enebralejos.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]