Puto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Puto de la klostro de la Katedralo de Baeza (Ĥaeno, Andaluzio, Hispanio).
Purigado de puto en Kameruno.

Puto estas profunda truo, fosita en la teron, por tiri el ĝi akvon, kiu tien kolektiĝas pro subtera fontotrasorbiĝo.

Laŭ Francisko Azorín puto estas Diverscela truo elfosita en la tero.[1] Li indikas etimologion el la latina puteus (puto). Kaj li aldonas la tipojn moura kaj arteza.[2]

La ĝeneraligo de akvoturoj kaj kanalizoj plej ofte transformigis putojn, kiujn oni trovis en multegaj ĝardenojbienoj, al nuraj ornamaĵoj, plejofte fermitaj per krado por malhelpi akcidentan enfalon. Nuntempe pro altaj akvokostoj en eŭropaj landoj oni denove fosas individuajn putojn en la kamparo. En sekaj regionoj, abundo de putoj povas okazigi danĝeran malaltigon de akvonivelo en riveroj, lagoj ktp., kaj endanĝerigon de la biodiverseco, agrikulturo ktp.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej malnovaj ĝis nun konataj putoj estas el la frua neolitiko kaj troviĝas sur la insulo Kipro. La nun submara puto de Atlit Yam (Israelo) estas el la 6-a jarcento a.K.. En la mezolitika loĝejo Friesack en Brandenburgio troviĝas tri ekskavaĵoj, kiujn la tiamaj ĉasistoj kaj rikoltistoj konstruis por havigi al si puran trinkakvon. Tion sugestas ujoj el testudo-karapacoj kaj betulŝelo trovitaj sur la fundo de la ekskavaĵoj. La unuaj veraj putoj estis kreitaj inter ĉirkaŭ 5550 kaj 4950 a.K. en Mezeŭropo. Ili estis ene tegitaj de kverkoligno.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverboj pri puto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[3]:

  • Citaĵo
     En puton ne kraĉu, ĉar vi trinki bezonos. 
  • Citaĵo
     Kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 175.
  2. Azorín, samloke.
  3. [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]