Filiŝtoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo bildigas la teritorion de filiŝtoj kaj urbojn en Gazo, Aŝdod kaj Aŝkelon

Filiŝtoj (hebree: פְלִשְׁתִּים / pelištīm) estis popolo, ne semida, kiu ekde la 12-a jarcento a.K. loĝis sude de Sirio en la marbordaj regionoj de Palestino, al kio ili nomigis.

Historio[redakti | redakti fonton]

La setlado de novaj enloĝantoj en la fekunda sudo de Palestino komence staris sub protekto kaj subteno de antikva Egiptio. La marbordaj urboj Gazao, Aŝkelon kaj Aŝdod fine de la 12-a jarcento a.K. ankoraŭ estis egiptaj centroj. La filiŝtoj fondis kvinurban ligon (greke pentapolis) de la urboŝtatoj Aŝdod, Aŝkelon, Ekron aŭ Akkaron, Gat kaj Gazao. La urboj unue regiĝis de nobeloj, kaj konsistigis konfederacion, kies politikaj strukturoj estis ŝanĝeblaj. Ju pli la egiptoj retiriĝis el la regiono, des pli la filiŝtoj transprenis la potencon en la regiono, kaj tenis ilin ĝis la regado de la juda reĝo Davido. En la deziro akapari pli grandan teritorion for de la marbordo la filiŝtoj tra pluraj jarcentoj havis amarajn batalojn kun la izraelidoj kaj kanaanidoj. Raportoj de tiaj bataloj el la torao estis pruveblaj per arkeologiaj elfosaĵoj.

La filiŝtoj ricevis potencan pozicion en la regiono pro sia teknika kaj armea supereco, kiu baziĝis sur perfekta ilaro kaj bone trejnita armeo de profesiaj soldatoj. Ili havis malgrandajn garnizonojn en strategie gravaj lokoj kaj moveblaj komandogrupoj, kiuj de la armeaj bazoj entreprenis esplorajn kaj punajn ekspediciojn. Tiun sistemon ili transprenis de la egipta armeo. armeaj ĉaroj kaj arkopafistoj dum longa tempo garantiis al la filiŝtoj la regadon de la regiono. Ili perforte devigis impostojn, nuligis ĉiun reziston jam en ekĝerma fazo kaj defendis sian monopolon pri minado kaj produkto de fero. Dum iuj fazoj laŭ la biblia rakonto pri Samson la rilatoj al la najbaraj popoloj ŝajne ankaŭ estis preskaŭpacaj.

La minaco de la filiŝtoj kaj la tial necesa pli bona armea organiziĝo signife kontribuis al la ekesto de reĝa ŝtato en la juda popolo, kiu antaŭe estis ĉefe organizita laŭ triboj. En momento de aparta armea premo la izraelidoj nomumis Ŝaul la unuan judan reĝon. Li havis kelkajn unuopajn armeajn sukcesojn, sed finfine estis venkita de la filiŝtoj. Nur lia filo reĝo Davido sukcesis repuŝi la filiŝtan armeon: Legenda iĝis la historio pri lia batalo kontraŭ Goliato en la bibliaj libroj Samuelo.

Ekde la mezo de la juda reĝa epoko, dum la 9-a jarcento a.K., subite la biblio apenaŭ plu raportas pri la filiŝtoj, sed pri aliaj malamikaj najbaraj popoloj. Dum la jaro 732 antaŭ Kristo la kvinurba ligo dum la regotempo de la asiria reĝo Tiglat-Pileser la 3-a subjugiĝas de Asirio.

Palestino[redakti | redakti fonton]

La nomo „Palestino“ devenas de la filiŝtoj. La romianoj post la juda ribelo de la jaro 70 renomis la landon Israelo kaj Judio laŭ la nomo de la eksaj malamikoj (greke en latinliterigo Philistaia / latine Palaestina), por humiligi la judojn. La hodiaŭaj palestinanoj ne estas posteuloj de la filiŝtoj, sed havas sian nomon laŭ la regiono, kiu dum ĉiuj postaj jarcentoj tenis la nomon donitan dum la jaro 70.

Deveno[redakti | redakti fonton]

La deveno de la filiŝtoj ĝis nun ne povis esti plene klarigita. Ili supozeble apartenis al la "maraj popoloj", koalicio de popoloj devenantaj probable el okcidenta Anatolio kaj/aŭ la regiono de la Egea Maro, kiuj estis forpelitaj el siaj hejmregionoj dum la 12-a jarcento a.K., vivis sur ŝipoj en la Mediteranea Maro kaj post la jaro 1200 a.K. plurfoje atakis la landojn de la orienta Mediteranea Maro, inter alie Kipron kaj la Novan Imperion de antikva Egiptio.

Laŭ la "egea hipotezo" la filiŝtoj venis de la ageaj insuloj kaj de la kontinenta parto de Grekio. Indiko pri ebla deveno de la insulo Kreto estas piktogramo sur la "disko de Faistos: ĝi troviĝis sur la insulo Kreto, supozeble devenas el la 17-a jarcento a.K. kaj montras kapon kun kapa dekoro tre simila al tiu de la popolo peleset, kiu videblas sur reliefoj de la "maraj popoloj" en la postmorta templo de la egipta faraono Ramseso la 3-a en Medinet Habu. De la filiŝtoj apenaŭ konserviĝis skribaj dokumentoj. Dum la jaro 2007 en Aŝkelon troviĝis skribaj tabuloj, kiuj havis literojn de la kipra-minoa skribotipo, kio subtenas la tezon pri egea deveno de la filiŝtoj.

La „anatola hipotezo" konsideras la okcidentan kaj sudan marbordon de Malgrandazio la devenejon de la filiŝtoj. Oni provas pruvi la hipotezon unuflanke per la greka legendo, laŭ kiu Perseos kaj Mopsos, kiuj ligiĝis al Malgrandazio, militis kontraŭ la marbordaj urboj de Palestino. Laŭ la legendo Perseos okcidente de Jafo batalis kun mara monstro, kaj Mopsos konkeris la urbon Aŝkelon. Pli gravas tamen la indiko pri antikvaj historiistoj, kiuj nomis Lydia la hejmlandon de la filiŝtoj. Ankaŭ tie ekzistis kapaj ornamoj similaj al tiuj de la reliefoj en la postmorta templo de Ramseso la 3-a.

Tute alia ebleco estis, ke la indiĝenaj enloĝantoj de la palestina marbordo laŭ la modelo de "etnogenezo" sub forta influo de kipraj komercistoj evoluigis novan kulturan identecon kaj politike pli interligiĝis.