Minoa civilizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
murpentraĵo
murpentraĵo

La minoa civilizo estas la bronzepoka kulturo de insulo Kreto, la plej malnova egea-mara civilizo. Ĝia florado okazis inter 3000 ĝis 1100 a.K. La nomumo okazis post la mitologia knossosa reĝo, Minoo (sed laŭ kelkaj sciencistoj, tio estis nur titolo de reĝoj). Arkeologo kiu tre okupiĝis pri tiu ĉi civilizo estis Arthur Evans.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Sur Kreto elformiĝis la plej evoluinta egea civilizo de la bronzepoko. Ĝi atingis sian pinton ĉirkaŭ 1600 a.K., kiam oni konstruis la plej grandajn urbojn kaj palacojn. La kretaj komercistoj atingis eĉ Levante-on kaj eĉ plu. La plej belaj artaĵoj estas la sigelŝtonoj, ceramikaĵoj (precipe la fama kamares-aj objektoj, kiuj estis pentrataj hele sur malhela bazo), kaj ĉefe la viglaj, sveltaj, mirigaj freskoj, murpentraĵoj de la palacoj. Tiuj montris laikajn kaj religiajn scenojn, de ĝardenoj tra sovaĝajn kaprojn, simiojn ĝis pompe vestitajn diinojn. Oni supozas laŭ tiuj lastaj, ke la socio, religio estis matriarka. La plej oftaj motivoj de la minoa artaĵo estas la serpento (diina simbolo) kaj la taŭro; la taŭrosalta rito, videbla sur kultaj ujoj, havis verŝajne religian aŭ magian bazon.

La minoa kulturo aperis ĉirkaŭ 1580 a.K jam sur la najbaraj insuloj kaj en la kontinenta Grekio. Ĝi efikis je la mikenea civilizo, kiu ekregis post 1500.

Meze de la 15-a jc a.K., la kretan palacokulturon detruis malamika invado aŭ tertremo. La mikeneaj grekoj alportis novan kulturon al la insulo, kun centro de Knossos kaj festos. Post la konkero, la du kulturoj kunfandiĝis kaj formis la malfruan minoan epokon (ĉ. 1400–1100 a.K.), en kies dua duono regresis la ekonomia potenco kaj la artoj.

Okcidenta Azio 1500 antaŭ nia erao

Lokoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]