Abeloj de Malia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abeloj de Malia

Abeloj de Malia estas nomata tiu ora pendaĵo el la minoa periodo, kiu estis malkovrita en la Palaco de Malia sur Kreto kaj hodiaŭ estas ekspoziciita en la Arĥeologia Muzeo de Iraklio.

La abeloj de Malio estis malkovrita en 1930 fare de la francaj arĥeologoj Fernand Chapouthier kaj Pierre Demargne en la Nekropolo de la tomb-konstruaĵo. La pendaĵohavas larĝon de 4,9 cm kaj alton de 4,6 cm. Ĝi figurigas du abelojn aŭ vespojn, kiuj suĉas mielguton. Laŭ alia interpretado, ili metas la mielguton en la mielĉelaron, kiu troviĝas inter ili. La korpoj de la insektoj estas kurbitaj ĉirkaŭ la mielĉelaro, tiel ili formas kune ringon. Super la kapoj de la abeloj troviĝas ora globo en drata kaĝo. Ĉe ambaŭ flugiloj kaj tie, kie iliaj pikoj kuntuŝas unu la alian, pendas disketoj kun granulitaj randoj. La oraj granuletoj sur la mielĉelaro kaj la abdomenoj de la insektoj estas pli fajnaj kaj havas diametron de ĉ. 0,4 mm. La juvelo estis produktita en ĉ. 1800 ĝis 1700 a.K., ĉe fino de la minoa malnova palasta epoko kaj validas kiel majstra verko de la minoa arto.