Saltu al enhavo

Aŝkelon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŝkelon
urbo
urbego
administra teritoria unuo
eksa palestina setlejo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Israelo
Distrikto Suda distrikto de Israelo
Poŝtkodo 78***
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 134 454  (2016) [+]
Loĝdenso 2 801 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 31° 40′ N, 34° 34′ O (mapo)31.66583333333334.566388888889Koordinatoj: 31° 40′ N, 34° 34′ O (mapo) [+]
Alto 10 m [+]
Areo 48 km² (4 800 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Aŝkelon (Israelo)
Aŝkelon (Israelo)
DEC
situo en la distrikto
Aŝkelon (Israelo)
Aŝkelon (Israelo)
DEC
situo de Aŝkelon en Israelo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ashkelon [+]
vdr

Aŝkelon (hebree אשקלון, arabe عسقلان) estas urbo en Israelo. Ĝi situas sur la marborda ebenaĵo de la sudokcidenta parto de lando, nur kelkaj kilometroj norde de Gaza Sektoro.

Laŭ la stato de 2016 en la municipo Aŝkelon vivis 134 454 loĝantoj sur areo de 48 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 801 loĝantoj/km².

La unuaj spuroj pri homa aktivado venas el 2000 a.K. En la egiptaj tekstoj ĝia nomo aperas en la 19-a jarcento a.K. Oni mencias ĝin en leteroj de Amarna (en dokumentoj de Tell el-Amarna, dokumentaro de faraono el la 14-a jc a.K.). Post ĉirkaŭ 150 jaroj, Merneptah okupis ĝin post ribelo. Post la velkiĝo de la egipta regado, la komunumo iĝis posedaĵo de la filiŝtoj meze de la 12-a jc.

En epoko traktita de la Libro de Juĝistoj, ĝi estis unu el la filiŝtaj kvin urboj (Filiŝtujo, d:Q7185566) same dum la regado de reĝlando Israelo, ĝis Tukulti-apil-Ésarra la 3-a (asira reganto) okupis ĝin en ĉ. -735. Kontraŭ tio ribelis la loĝantoj, sed Szín-ahhé-Eriba reokupis ĝin en -701. Ĝin okupis Nebukadnecaro, babilona reĝo (regis 605562 a.K.) kaj forkaptis multajn loĝantojn al Babilonio.

Aleksandro la Granda okupis ĝin en 332 a.K.; post lia morto (-323), la posteuloj interbatalis pro la urbo.

En 636 p.K. okupis ĝin la araboj, en 1153 la krucmilitistoj, en 1191 sultano Saladin kaj detruis la urbon. La urbo iĝis post unu jarcento senhoma kaj tiel restis ĝis la mezo de la 20-a jarcento.

La ruinojn de Tel Askelon malkovris la Palestine Exploration Fund inter 1920–22.

La hodiaŭa Aŝkelon estis originale sub la nomo al-Maĝdal, araba komunumo. Post la arab–israela milito (194849), la araboj estis forpelitaj kaj ilian lokon okupis judoj, kiuj donis la nomojn Migdal Gad, poste Migdal Aŝkelon al la komunumo.

La hodiaŭa, planita urbocentro estis konstruita ekde 1950 okcidente de la malnova setlejo, proksime al la marbordo.

La naftodukto de Eilat atingas la Mediteraneon ĉe Aŝkelon.

La plej granda sensaliga uzino ekfunkciis la 4-an de aŭgusto 2005. Ĝi kapablas produkti 100-milionojn de kubmetroj da akvo jare.

Partneraj urboj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]