Aviano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aviano
Aviano
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Friulo-Venecio Julia
Provinco PN Pordenono
Geografia situo 46° 4′ N, 12° 35′ O (mapo)46.06666666666712.583333333333Koordinatoj: 46° 4′ N, 12° 35′ O (mapo)
Alto super marnivelo 159 m
Areo 113 km²
Loĝantaro 8948 (2023)
Loĝdenso 79 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Costa, Giais, Marsure, Piancavallo
Najbaraj komunumoj Barcis, Budoia, Fontanafredda, Montereale Valcellina, Roveredo in Piano, San Quirino, Tambre (BL)


Nomo de loĝantoj avianesi
Poŝtkodo 33081
Imposta kodo A516
Kodo laŭ ISTAT 093004
Telefona prefikso 0434
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Aviano estas komunumo en la orienta parto de norda Italio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la provinco Pordenone, formale ekde oktobro 2017 restrukturita (pri tio vidu la provincan tekston). Fine de 2023 en la komunumo vivis 8 948 loĝantoj.

En ĝia komunuma teritorio situas bazo kaj flughaveno de la Itala Aer-Armeo kaj de NATO, kiun mastrumas la Usona Aer-Armeo. En kaj ĉirkaŭ Aviano loĝas multaj soldataj kaj civilaj usonanoj, kiuj laboras en la bazo aŭ en la flughaveno. La historia loĝloko interalie disponas pri ruino de eksa kastelo el la unua duono de la 10-a jarcento kaj jam multajn jarcentojn nomiĝis Aviano antaŭ ol ĝi fariĝis centro de aviado - la simileco de la du vortoj estas nur hazarda.

Piancavallo, konata alpa skiejo, estas frakcio de Aviano.

Usonaj F16-aviadiloj en la bazo de Aviano

Elstaruloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]