Samuelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Konsekro de Davido farita de Samuelo. Miniaturo, ĉ. 1200, Muzeo Condé, Chantilly

Samuelo (Libro de Reĝoj, libroj 1a kaj 2a diritaj ankaŭ Libroj de Samuelo) (en hebrea: שְׁמוּאֵל, "Kiu aŭskultas Dion") estas rolulo de la Malnova Testamento, profeto kaj la lasta el juĝistoj de Israelo. Li vivis cirkaŭ dum la mezo de la 11-a jarcento a.K. Elektita juĝisto dum grava kriza periodo, kiam la venkintaj Filiŝtoj sukcesis kapti la Keston de la Interligo, Samuelo konvinkis ilin sankcii reĝon por Israelidoj. Estis elektita Ŝaulo, kiu surprenis la politikan regadon, dum li plutenis la religian. Sekve konfliktiĝinta kun Saulo, Samuelo sankciis Davidon reĝon. Poste li retiriĝis en Rama kie li mortis. Lia spirito estis reelvokita de Saulo antaŭ la batalo sur la monto Ĝelboé kontraŭ Filiŝtoj.