Reganto
Aspekto
Reganto (latine regere: direkti, gvidi, stiri, regi) estas estro de tribo, popolo, imperio aŭ lando. Aliaj esprimoj estas suvereno aŭ potenculo. Regantoj estas nomitaj ekzemple caro, sultano, imperiestro (imperatoro), reĝo, duko, aŭ pli ĝenerale: princo, monarĥo.
La vorto regento estas plej ofte uzata por reganto, kiu anstataŭante plenumas la ekzekutivon por alia leĝe agnoskita reganto, kiu ne povas regi, ekzemple pro malsano aŭ troa juneco (neplenaĝeco).
Titoloj de regantoj
[redakti | redakti fonton]- imperiestraj rangaj titoloj
- reĝaj rangaj titoloj
- ĥano
- grandduko, iam nomata ankaŭ grandprinco
- ĉefduko
- duko
- margrafo
- fürstaj rangaj titoloj
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- "Etimologia Vortaro de Esperanto" fare de Ebbe Vilborg