Tribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tribo havas tre specifan signifon en
Romia Historio (balotdistrikto en la Romia imperio) kaj en
biologia taksonomio (klasifika ŝtupo inter "genro" - lat.: Genus - kaj "subfamilio" - lat.: Subfamilia).

Tribo, klasike, estis grupo da fratriojkurioj kunigitaj per religia ligilo, havanta propran protektantan dion kaj propran komunan sanktejon.

La vorto tribo devenas el la latina tribus (po tri). Ŝajne, en la komenco de romia historio, sub influo de etruskoj, la 12 gentoj de Romo estis organizitaj en tri triboj kun po 4 gentoj por ĉiu tribo. La estro de tribo eble estis "tribunus", sed kromaj historiaj informoj mankas. En la latina lingvo, "tribus" restis kiel sinonimo de "granda ero de iu popolo", aŭ "granda kunigo de familioj"; de tiam, "tribo" akiris la sencon de "granda aro de familioj", "politika aro de familioj", "iom sendependa parto de iu popolo", ktp kaj estis aplikata al aliaj popoloj kiujn romianoj ekkonis. Sekve, kiam romianoj invadis Grekion, ili nomis "tribo" la erojn de la Atena societo, la "démoi"; la partoj de keltaj popoloj ankaŭ estis nomitaj "tribo" ktp.

Tribo, laŭ tiu tradicio, nomiĝas ankaŭ idaro de ĉiu el la 12 hebreaj patriarkoj en latinaj tradukoj de Biblio kaj en lingvoj influitaj de tiuj tradukoj.

Nun, "tribo" estas fleksebla koncepto, ĝenerale signifas memstaran popolon kun malmultaj anoj kaj nomada vivo.

Gento estas la kulturaj samecoj de grupo de same devenaj familioj. Kvankam raso kaj gento estas similaj konceptoj, la koncepto de gento radikas en la ideo de societaj grupoj, nacieco, religio, denaska lingvo, aŭ similaj tradicioj. Raso rilatas al la fizikaj trajtoj de grupo, anstataŭ la kulturaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]