Lando
| Lando | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Mapo de landoj de la mondo. | |||||
| tipo de administra teritoria unuo aganto | |||||
| teritorio • politika teritoria divido | |||||
| |||||
Lando, ĝenerale, estas teritorio, eventuale kun interna kaj apuda aera kaj akvaj spacoj, rezultinta de ia dividado de geografia estaĵo, kun difinita aŭ difinata limo, ofte asociita al la nocioj ŝtato, nacio kaj regado kaj tiam kutime suverena.
Laŭ politika-geografia vidpunkto, tio estas teritorio havanta difinitajn limojn kaj ŝtatan suverenecon. En tiu senco, lando estas sinonimo por regno kaj ŝtato. Ekzemploj de lando estas Kanado, Francio, kaj Japanio.
Ekzistas ankaŭ landoj kun limigita suvereneco kaj kolonioj aŭ dependaj teritorioj, kiuj estas okupitaj, administrataj kaj ekspluatataj de aliaj ŝtatoj. Ekzemploj de dependaj teritorioj estas Saint-Martin, Tokelao, kaj Usonaj Virgulininsuloj.
Proverboj
[redakti | redakti fonton]Ekzistas 4 proverboj pri lando (sed neniuj pri ŝtato) en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof. [1]

„ 186. — Belaj rakontoj el trans la montoj. En landoj transmaraj estas oraj arbaroj. Pri lando malproksima estas bone mensogi. ” 
„ Bona estas fremdlando, sed aliaj tie loĝu. ”

„ 1120. — Fremdlando objekton por speso donas, sed por ĝin venigi, oni spesmilon bezonas. Ĉio transmara estas ĉarma kaj kara. ”
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-01-10 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]En Esperanto
[redakti | redakti fonton]- Landoj kaj lingvoj de Bertilo Wennergren kaj Martin Weichert kaj en kopio
- La landoj de l' tero en Monato
Alilingve
[redakti | redakti fonton]- The World Factbook Arkivigite je 2011-03-11 per la retarkivo Wayback Machine, de CIA (angle)
- Country Reports Arkivigite je 2007-12-16 per la retarkivo Wayback Machine, retskipo por esploro pri landoj kaj similaj temoj angle
- Landoj, Ŝtatoj kaj Nacioj kiel temo de About.com angle
| ||||||
| ||||||

