Saltu al enhavo

Usonaj Virgulininsuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usonaj Virgulininsuloj
FlagoBlazono

AkvejojAtlantiko, Karibio

Koordinatoj18° N, 65° U (mapo)18.333333-64.833333Koordinatoj: 18° N, 65° U (mapo)
- koordinatoj18° N, 65° U (mapo)18.333333-64.833333Koordinatoj: 18° N, 65° U (mapo) [+]
Plej alta punktoCrown Mountain [+]
- alteco473 m [+]
Plej malalta punktoKariba Maro [+]
Akvokolektejo346,36 km² (34 636 ha) [+]
Areo346,36 km² (34 636 ha) [+]
Loĝantaro87 146 [+] (2020)

GuberniestroAlbert Bryan Jr.
(ekde 7-a de januaro 2019)
HorzonoUTC-04:00 [+]

Usonaj Virgulininsuloj (Usonaj Virgulininsuloj)
Usonaj Virgulininsuloj (Usonaj Virgulininsuloj)
DEC

Vikimedia Komunejo:  United States Virgin Islands [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Usonaj Virgulininsuloj[1][2][3]Virgulinsuloj[4] (angle United States Virgin IslandsUS Virgin Islands) estas dependa teritorio de Usono en la Kariba Maro. La teritorio konsistas el pluraj insuloj, la tri ĉefaj insuloj estas Saint Thomas (Sankta Tomaso), Saint Croix (Sankta Kruco), kaj Saint John (Sankta Johano). La teritorio estas parto de la insularo Virgulininsuloj kiuj estis trovitaj de Kristoforo Kolumbo kaj nomitaj de li kiel Santa Ursula y las Once Mil Vírgenes (mallongigite Las Vírgenes), memorigante pri mezepoka legendo pri Sankta Ursulo de Kolonjo.

La Usonaj Virgulininsuloj uzas la maldekstran trafikflankon, kvankam Usono ĝenerale uzas la dekstran.

Ekde la jaro 1666 la teritorio estis kolonio de Danio, kaj havis la nomon Danaj Antiloj. La insulo Sankta Kruco aldoniĝis al la dana kolonio nur en 1733. En 1917 la insularo estis vendita al Usono, je prezo de 25 milionoj da usonaj dolaroj, kies registaro tie celis starigi armean bazon.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]