La flago de Usonaj Virgulininsuloj estis adoptita en 1921. Ĝi konsistas el simpligita versio de de Granda Sigelo de Usono inter la literoj V kaj I (por Virgulininsuloj). La aglo tenas laŭrbranĉon en unu ungego, kaj tri sagojn en la alia, reprezentante la tri gravajn insulojn: Sankta Tomaso, Sankta Johano kaj Sankta Kruco. Plie, la koloroj de la flago estas: flava, reprezentante diversajn karakterizaĵojn de la teritorio kaj la florojn; verda, simbolanta la montetojn; blanka, prezentanta la nubojn; kaj blua, reprezentanta la akvoamasojn.