Flago de Sankta-Piero kaj Mikelono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Sankta-Piero kaj Mikelono

La flago de Sankta-Piero kaj Mikelono estas la flago de Francio, tamen, ĝi havas neoficialan flagon vaste uzata kaj konata kvazaŭ oficiala. Ĝi estas blua kun flava ŝipo, eble la Grande Hermine, kiu kunportis Jacques Cartier al Sankta-Piero la 15-an de junio 1536. Tri kvadrataj kampoj metitaj ĉe la hisflanko reprezentas flagojn de la plej multaj loĝantoj de la insuloj, de pinto ĝis fundo, la eŭska, bretona, kaj normanda flagoj.

Tiu neoficiala flago estis verŝajne dizajnita de André Paturel, loka entreprenposedanto kiu adaptis la blazonon dizajnitan de Léon Joner.