Flago de la Britaj Virgulinsuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Flago de la Britaj Virgulinsuloj
Flag of the British Virgin Islands.svg
Lando Flago-de-la-Britaj-Virgulininsuloj.svg Britaj Virgulinsuloj
Proporcio 1:2
v  d  r
Information icon.svg

La flago de la Britaj Virgulinsuloj estis adoptita la 15-an de novembro 1960. Ĝi baziĝas je flaga dezajno en Britio nomata "blue ensign" - malhelblua fono kun la flago de Britio en la supra, heraldike dekstra kvarono. Al ĝi en la heraldike maldekstra flagoduono estis aldonita la blazono de la Britaj Virgulinsuloj. La blazono havas bildon de Sankta Ursula kaj la lampoj de ŝiaj virgulinooj, kiu donas al la insuloj la nomon.