Saltu al enhavo

Flago de Meksiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la flago de Meksiko

La flago de Meksiko oficiale akceptiĝis je la 16-a de septembro 1968. Ĝi estas trikoloro verda, blanka kaj ruĝa. Tiuj koloroj estas la koloroj de la nacia liberiga armeo de Meksiko.

La nacia flago de Meksiko estas ortangulo dividita en tri zonoj vertikalaj de egala proporcio, de verda , blanka kaj ruĝa (maldekstra dekstra) koloroj ordigitaj ekde de la stango.

Kvankam la flago nur akceptiĝis en 1968, la flago venas de flago kiun oni unue hisis je la 2a de novembro 1821. La blazonon de Meksiko oni nur du jarojn poste enmetis. La blazono reprezentas legendon ĉirkaŭ la azteka ĉefurbo Tenochtitlán. Tenochtitlán situis samloke kiel la nuna ĉefurbo de Meksiko Meksikurbo. Oni plurfoje ŝanĝis la blazonon dum la historio. Ĉiujn ŝanĝojn oni transprenis al la flago.

Armeaj flagoj

[redakti | redakti fonton]