Flago de Barbado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Barbado
Flago de Barbado
Flago de Barbado
nacia flago
Lando  Barbado
Kromnomo The Broken Trident (La rompita tridento)
Uzo 111100
Proporcio 2:3
Priskribo du samlarĝaj vertikalaj strioj ultramarinaj ĉirkaŭas oran strion kun nigra kapo de tridento

tri samaltaj horizontalaj strioj blanka, verda kaj ruĝa

Oficialigo 30-a de novembro 1966
Aŭtoro Grantley Prescod
vdr

La flago de Barbado estas la emblemo de la ŝtato Barbado.

Oni adoptis ĝin kiam Barbado sendependiĝis disde Britio ĉe 30-a de novembro 1966.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1966 konkurso okazis por elekti flagon por baldaŭ sendependa insulo Barbado. La konkurso havis 1029 konkursantojn.[1]

La gajnanto estis Grantley W. Prescod [grAntli prEskod] (ĉ. 192612-a de novembro 2003), instruisto de arto. Pro lia desegnaĵo, li gajnis oran medalon kaj 500 barbadajn dolarojn.[1]

Prescod ne nur desegnis la flagon, li ankaŭ fabrikis la unuan oficialan flagon. La tiama ĉefministro Errol Barrow sendis Prescod al Cave Shepherd (loka magazeno) por elekti "la plej malpezajn teksaĵojn en la identigitaj koloroj".

Laŭ Prescod, li aĉetis "jardojn kaj ardojn, kaj fabrikis ĉirkaŭ sep grandajn flagojn". Najbaroj kudris la pecojn por li.[2]

Desegnaĵo[redakti | redakti fonton]

La flago similas vertikalan trikoloron, krom tio ke ĝi havas du striojn de la sama koloro. La tri vertikalaj strioj samlarĝas. La koloro ekstera estas ultramarina, kaj la interna estas ora. Centre en la ora strio estas la kapo de nigra tri-pinta tridento.

La kolorojn specifis per la Britia Kolora Konsilio kiel:[1]

Koloro Kodo Specimeno
Ultramarino BCC 148
Oro BS O/002
Nigro

Simbolismo[redakti | redakti fonton]

Bluo je la dekstro kaj maldekstro simbolas la akvojn kaj ĉielon kiuj ĉirkaŭas la insulon. Oro simbolas la oran sablon de ĝiaj plaĝoj.

La tridento ankaŭ rememorigas la akvojn, pro tio ke ĝi simbolas Neptunon, la romia dio de la maro.

Kiam Barbado estis Britia kolonio, la Sigelo de la Kolonio (vidu tie Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine) montris la figuron de Britania kun ŝia tridento.

Por simboli sendependecon disde Britio, la tridento en la flago estas rompita ĉe stango.[1] La flago estas konata pro tiu trajto kiel "la rompita tridento" (angle: The Broken Trident).

La tri pikiloj de la tridento ankaŭ simbolas la tri principojn de demokratio: registaro de, por kaj per la popolo.[3]

Laŭnoma simbolo[redakti | redakti fonton]

La flago de Barbado estas la nura nacia flago kiu havas laŭnoman simbolon.[4] Tiu ĉi laŭnomo funkcias ankaŭ esperante.

Heraldike, la tridento nomiĝas la barbe. Do la nomo "Barbado" aperas en la flago.

Flagprotokolo[redakti | redakti fonton]

La flagprotokolo, laŭ la registaro de Barbado, estas:[5]

  1. Dimensioj de la Nacia Flago
    La dimensioj de la Nacia Flago devus esti de la sekvantaj Proporcioj:-
    Por flagoj flirti tere kaj mare: tri je du (3:2)
  2. Kiel montris la Flagon
    1. La Flago devus esti de regulita aperon. Ĝi ne devus esti paligita aŭ blankigita, kaj ŝiriĝita flago devus iĝi riparita antaŭ ol ĝi estas hisita.
    2. La flagmasto, kiam starigita tere, devus esti vertikale kaj en centra aŭ okulfrapa loko. Ĉe konstruaĵoj, tamen, la flagmasto povas esti aŭ vertikale sur la tegmento aŭ fiksita angule ĉe fronto de la konstruaĵo aŭ de balkono.
    3. La flagmasto devus esti farbita blanke.
    4. Neniu alia flago povas flirtigi super la Barbada flago. Kiam kelkaj flagoj flirtas je unu bastono la Barbada flago situigas al pinto. Kiam la flagoj de du aŭ pli nacioj montriĝas kune, ili devus flirtigi de apartaj bastonoj de la samaj altecoj, kaj ĉiuj flagoj devus esti, laŭeble, de la samaj grandecoj. La flago de unu nacio ne devus montriĝi super alia.
    5. Ne alia flago, kolero, standardo, insigno, aŭ alia emblemo devus montriĝi supere aŭ dekstre de la Nacia Flago, t.e. la maldekstra de la alfrontata observanto.
    6. Kiam du flago situas mure kun krucataj bastonoj, la Barbada Flago devus dekstras - t.e. la maldekstra de la alfrontata observanto - kaj ĝia bastono devus antaŭi la bastonon de la alia flago. Kiam kelkaj flagoj grupiĝas kaj montriĝas de bastonojn, la Barbado Flago devus esti centre kaj al la plej alta pozicio de la grupo.
    7. Kiam la Nacia Flago flirtas kun aliaj flagoj, ĝi devus esti la unua hisata kaj la lasta malhisata dum aliaj flagoj flirtas aŭ iĝas hisata.
    8. La Flago povas montri super kaj malantaŭ la parolanta kirke aŭ aŭditorie. Se ĉe bastono, ĝi devus esti ĉe la dekstro de la parolanta dum li frontas la kongregacio aŭ aŭdantaro. Aliaj flagoj devus esti ĉe la parolanta maldekstro. Se la flago montriĝas bastone alialoken ol podien aŭ ĥorejen, ĝi devus dekstri de la aŭdantaro aŭ kongregacio dum ĝi frontas la parolantan. Ĝi ne devus kovri parolantan skribotablon aŭ drapiriĝi fronte de podio.
    9. Krom ĉe tago de speciala signifo, la nacia Flago ne povas flirtiĝi sur aŭto sen la permeso de la ministro.
    10. Kiam la Nacia Flago flirtiĝas sur aŭto konforme al paragrafo (ix) ĝi devus fiksiĝi al mallarga bastono starigata sur la dekstra antaŭa kotŝirmilo de la aŭto, por ke ĝi supru la aŭta kapoto.
    11. Civitano povas flirtigi la flagon je tago de speciala signifo, kondiĉe ke li flirtigu la flagon de starigata bastono antaŭ sia loĝejo aŭ negocejo.
  3. Kiam montri la Flagon
    1. La Nacia Flago flirtiĝos ĉiutage je Publikaj Konstruaĵoj, Placo Trafalgaro, de 6 a.t.m. ĝis 6 p.t.m. Ĝi povas flirtiĝi ĉiutage je Registaraj Konstruaĵoj kaj lernejoj kiam ili sidas, kaj negocejoj.
    2. La Nacia Flago ne devus flirtiĝi post 6 p.t.m. krom interne konstruaĵo. Tamen, dum importantaj ceremoniaj okazoj la flago povas flirtiĝi subĉiele post 6 p.t.m. kiam ĝi devus verŝlumiĝi se eblas.
  4. La Flago en Parado
    Kiam portiĝas kun aliaj flagoj la Flago de Barbado devus portiĝi je la marŝata dekstro aŭ fronte la centro de la linio de flagoj. Kiam la flago pasas parade aŭ revue aŭ dum ceremonio de hisi aŭ malhisi la Flagon, ĉiuj personoj ĉeestantaj devus fronti la Flagon kaj stari rekte.
  5. La Flago Duonhisite
    1. La Nacia Flago flirtiĝas duonhisite je funebro.
    2. Kiam flirtanta duonhisite la Flago devus unue hisi al pinto poste malhisi duonhisiten. La flago devus denove hisi al pinto antaŭ de malhisi.
    3. La vorto "duonhisite" signifas malhisi la flagon de ĝia profundaĵo de la pinto de la bastono.

    La decido pri la okazoj dum la flago devus flirtiĝi dunhisite dependos de la Kabineto.

  6. La Flago en Parado Kiam portiĝas kun aliaj flagoj la Flago de Barbado devus portiĝi je la marŝata dekstro aŭ fronte la centro de la linio de flagoj. Kiam la flago pasas parade aŭ revue aŭ dum ceremonio de hisi aŭ malhisi la Flagon, ĉiuj personoj ĉeestantaj devus fronti la Flagon kaj stari rekte.
  7. Malpermesataj uzoj de la Flago
    1. La Flago ne devus malleviĝi al iu persono aŭ aĵo, krom laŭ mara kutimo.
    2. La Flago neniam devus flirtiĝi kun la tridento inversigita, krom kiel signo de ĉagreno.
    3. La Flago ne devus montriĝi sur flosilo, aŭto, aŭ alia veturilo aŭ sur boato, krom de bastono aŭ mastosupro.
    4. La Flago ne devus havi iun markon, fiksaĵon, insignon, literon, vorton, figuron, desegnaĵon, aŭ bildon.
    5. La Flago neniam devus utiliĝi kiel ujo. Ĝi ne devus utiliĝi por kovri statuon aŭ monumenton.
    6. La Flago ne devus utiliĝi por ornami aŭ reklami. Ĝi ne devus printi suren, aŭ kopii suren, vestaĵo aŭ meblaroj.
    7. La Flago, kiam montriĝe, ne devus permesi tuŝi ion sub ĝi kiel meblarojn, arbojn, plantojn, veturilojn, konstruaĵojn, akvon aŭ la teron.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 The National Flag of Barbados. BGIS. Arkivita el la originalo je 2010-04-28. Alirita 2010-12-29. (link dead)
  2. Designer of Barbados flag dies. Arkivita el la originalo je 2011-07-13. Alirita 2010-12-29.
  3. National Flag of Barbados. Alirita 2010-12-29.
  4. Barbados. Alirita 2010-12-29.
  5. Code of Etiquette. BGIS. Arkivita el la originalo je 2009-11-13. Alirita 2010-12-29.