Sablo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Por la heraldika koloro, vidu Sablo (heraldiko).
Sablo de la Saharo.

Sablo estas nature okazanta, fajne dividita roko, konstituita de partikloj etendantaj laŭ grandeco de 0,063mm ĝis 2 mm. Individua partiklo en tiu ĉi grandeca etendo nomiĝas sabla grajnosablero. La sekva pli malgranda klaso en geologio estas ŝlimo, kiu havas partiklojn de sub 0,063 ĝis 0,004 mm grandece, kaj la sekva pli granda grandeco estas gruzo, kiu etendiĝas supren ĝis 64 mm (vidu grajna grandeco por la uzataj normoj).

Troviĝo de Sablo[redakti | redakti fonton]

La plej kutima konstituaĵo de sablo ĉe interne kontinentaj situoj kaj ne-tropikaj marbordaj situoj estas siliko (silicia duoksido) ofte en la formo de kvarco. Tamen, la konsisto de sablo varias laŭ lokaj fontoj de roko kaj kondiĉoj. Multo da la subtilaj blanka sablo trovita en situo de korala rifo, ekzemple, estas pulvorita koralo (kalkoŝtono) kiu pasis tra la digesto de fiŝo. Iuj situoj havas sablojn kiuj entenas ferofeldspato.

sablo estas transportita de ventoakvo kaj deponiĝas en la formo de plaĝoj, dunoj, sablopintoj, sablobenkoj, kaj similaj. En dezerto, sablo estas la domina speco de grundo.

Uzoj de sablo[redakti | redakti fonton]

Sablo estas ofte la precipa komponanto de la agregaĵo uzita por la preparado de betono. Sablo fabrikita ĉe rokrompejoj por uzo kiel agregaĵo nomiĝas hom-sablo.

Sablo estas uzata por la farado de vitro kaj por farado de silicio.

Homoj, speciale infanoj ŝatas ludi kun sablo sur plaĝoj aŭ en sabloskatoloj. Vidu sablokastelo por detaloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverboj pri sablo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
    « Li eĉ el sablo vipojn tordas. »
  • Citaĵo
    « Tordi ŝnurojn el sablo. »

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu