Sablomaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Issaouane Erg, Alĝerio
Liniaj Dunoj, Namiba Sablomaro
Ergo Chebbi, Maroko
Gravaj sablomaroj de Saharo flave, la Granda Sabla Maro. Ruĝeca diŝakita linion montras proksimuman limon de Saharo.
Satelita foto de Rub-al-Ĥalo, la mondoa plej granda sablomaro (ergo) kun areo de pli da ol 600,000 km2 [1].
Dunoj ĉe la rando de la 35 65 × km. malhela duna kampo en Kratero Proctor, Marso (Mars Global Surveyor, 2000) [2]

Sablomaro (ankaŭ Ergo) estas granda kaj sufiĉe plata areo de dezerto kovrita per moviĝanta sablo, karakterizita de malmulte aŭ neniu vegetaĵaro. La termino ergo devenas el la araba (arabe عرق, signifante "sabla grundo") de la loĝantoj de Saharo, kiu, kiel multaj terminoj rilataj al la dezerto, enradikiĝis en la profesia literaturo, ĉar la plej multaj el la dunoj en la mondo troviĝas en Saharo kaj Araba duoninsulo.

La termino rilatas al dezertaj areoj kiuj enhavas pli ol 125 kvadratajn kilometrojn da dunoj, kie la sablo kovras almenaŭ 20% de la totala areo. La plej granda el la dezertoj de la mondo estas la Sahara dezerto, kiu kovras 9 000 000 kvadratajn kilometrojn kaj enhavas plurajn sablodunojn. La plej granda kontinua sabla maro en la mondo estas Rub al-Ĥalo ("La Malpleno") en la Araba Duoninsulo kaj ĝia areo atingas 650 000 kvadratajn kilometrojn. Estas vaste kredite, ke ĉirkaŭ 85% de la movebla sablo en la mondo troviĝas en sablaj maroj kiuj superas 32,000 km en grandeco.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Sablomaroj estas koncentritaj inter latitudoj 20° kaj 40° en la norda kaj suda duongloboj, kaj inkluzivas areojn tra kiuj pasas la pasato. Aktivaj sablodunoj estas limigitaj al areoj kie la kvanto de precipitaĵo superas 150 mm jare. La plej grandaj el ili troviĝas en Norda kaj Sudafriko, Okcidenta Azio kaj Centra Aŭstralio. Sablodunoj kaj dunkampoj estas plejparte formitaj en lokoj abundaj kun sekaj kaj loza sablo kiel uedoj, riverdeltoj, fluebenaĵoj, jam sekigitaj lagoj kaj strandoj. Preskaŭ ĉiuj grandaj sablodunoj situas kun la direkto de la vento en sekaj uedoj, kiuj ne povis subteni vegetaĵaron kaj tial estis submetitaj al daŭra drivado de la vento, de tiaj lokoj migras kun la direkto de la vento kaj amasiĝas en grandaj dunoj en lokoj kie la movado malfortiĝas kaj eĉ ĉesas pro baroj topografiaj. La migrado de la sablo povas preni centojn kaj milojn da kilometroj for de la loko de origino, kaj la daŭro de la procezo daŭras almenaŭ milionon da jaroj. Dezertoj kiel Araba Duoninsulo, la Morzok Maro en Libio, Dezerto Simpson kaj la Granda Sabla Dezerto en Aŭstralio.

Eksterteraj kaj sunsistemaj[redakti | redakti fonton]

Sablomaro estas geologia trajto trovebla sur planedoj, kie la atmosfero kapablas produkti fortan ventorozion sur la surfaco de la tero dum longaj tempoj kaj tiel konduki al la formado kaj amasiĝo de sablo. Hodiaŭ, du planedoj en la suna sistemo krom la Tero povas havi sablomarojn: Venuso kaj Marso, same kiel Titano, unu el la lunoj de Saturno.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Middleton, Nick. (2009) Deserts: A Very Short Introduction. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-160983-1.
  2. . Seasonal Movement of Material on Dunes in Proctor Crater, Mars: Possible Present-Day Sand Saltation. Lunar and Planetary Science XXXVI (2005) (2005).