Uedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uedo al'Mujib, Jordanio

Uedo[1]vadio[2] (el la araba vorto وادي, ŭādī) estas la fluejo, ofte sekiĝinta, de rivero en dezertaj regionoj de Afriko kaj Azio. Nur post pluvegoj ilin plenigas - ofte eĉ abunda kaj torenta - akvo. Uedoj povas entranĉi sin en la ĉirkaŭan dezerton ĝis profundeco de 100 metroj. Sekve iliaj valoj povas havi krutajn flankojn. Multaj oazoj kaj ties daktilpalmaroj situas en uedoj.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Draa, Muluja, Uedo Hammmat, Uedo Natrun, Uedo al-Araba, Uedo Maghara

Fontoj kaj notoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ PIV 2020; neoficiala radiko.
  2. laŭ PIV 1970, citita en Reta Vortaro; neoficiala radiko.